Ursula K. Le Guin

usona verkistino

Ursula Kroeber LE GUIN [kroŭber le gŭin][1] (naskiĝis la 21-an de oktobro 1929 en Berkeley, mortis la 22-an de januaro 2018 en Portlando, Oregono) estis usona verkistino. Plej fama pro ŝiaj sciencfikcio kaj fantasto, en formo de romanoj kaj rakontoj, ŝi ankaŭ verkis poezion, infanajn librojn kaj tezojn.

Ursula K. Le Guin
Persona informo
Ursula K. Le Guin
Naskonomo Ursula Kroeber
Naskiĝo 21-an de oktobro 1929 (1929-10-21)
en Berkeley, Kalifornio,  Usono
Morto 22-an de januaro 2018 (2018-01-22) (88-jaraĝa)
en Portlando, Oregono,  Usono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Taoismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko BerkeleyPortlando vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Harvard
Radcliffe College (en) Traduki
Universitato Kolumbio - Magistro de Artoj (–1952)
Berkeley High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ursula K. Le Guin
Familio
Patro Alfred Kroeber Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Theodora Kroeber (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Karl Kroeber Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Charles Le Guin (en) Traduki (1953–2018) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo verkisto
sciencfikcia verkisto
literaturkritikisto
aktivisto pri virinaj rajtoj
verkisto de porinfana literaturo
ĵurnalisto
aŭtoro
romanisto
poeto
scenaristo
tradukisto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Beletro, sciencfikcio, fantasta literaturo kaj sciencfikcia literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1960-aj jaroj– vd
Verkado
Verkoj Termaro ❦
La Maldekstra Mano de Mallumo ❦
La Senposedigitaj ❦
The Eye of the Heron ❦
Malafrena ❦
The Beginning Place ❦
Ĉiam Venanta Hejmen ❦
Annals of the Western Shore ❦
Lavinia ❦
Catwings ❦
The Language of the Night ❦
Dancing at the Edge of the World ❦
Steering the Craft ❦
La Nomo de Mondo estas Arbaro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Le Guin konatiĝas pro sia kapablo krei kredeblajn mondojn loĝatajn de profunde homaj karakteroj (senkonsidere al ĉu ili estas efektive 'homaj'). Multe da ŝia sciencfikcio distingiĝas de aliaj ekzempleroj de la ĝenro per ĝia forta emfazo pri la 'sociaj' sciencoj, inkludante sociologion kaj antropologion. Ŝiaj verkoj ofte uzas nekutimajn eksterteranajn kulturojn komuniki mesaĝon pri nia propra kulturo; ekzemplo estas la esplorado de seksa identeco per la indiĝenoj en The Left Hand of Darkness ("La Maldekstra Mano de Mallumo"), kiuj estas senseksaj ordinare sed iĝas hazarde vira aŭ ina je siaj fekundaj tempoj. Le Guin ankaŭ verkis fikcion mediigatan multe pli proksime al hejmo; multaj el ŝiaj rakontoj okazas en nia mondo dum la estanteco aŭ proksima estonteco.

Ŝia plej konata fantasto estas ŝiaj rakontoj pri la insulara mondo Earthsea ("Termaro"), kiun multaj recenzistoj komparis al la mondo de J.R.R. Tolkien. Tamen, ŝia fantasto pli temas pri la homa stato ol tiu de verkistoj kiel Tolkien.

Le Guin naskiĝis en Berkeley, Kalifornio, Usono, kiel filino de la antropologo Alfred L. Kroeber kaj la aŭtorino Theodora Kroeber (kiu interalie skribis Ishi in Two Worlds). Ursula edukiĝis je Radcliffe College kaj Columbia University, kaj dum studa jaro en Parizo ŝi renkontis kaj edzigis francan historiiston Charles Le Guin. Ili vivadis en Portlando, Oregono, kune kun siaj tri gefiloj.

Listo de verkoj

redakti

Sciencfikcio

redakti
  • The Left Hand of Darkness ("La Maldekstra Mano de Mallumo", 1969, gajnis tiujare la Premion Hugo kaj Premion Nebulozo)
  • The Lathe of Heaven ("La Tornilo de Ĉielo", 1971)
  • The Dispossessed ("La Senposedigitaj", 1974, gajnis Premion Nebulozo)
  • The Eye of the Heron ("La Okulo de Ardeo", 1983)
  • Always Coming Home ("Ĉiam Venanta Hejmen", 1985)

Fantasto

redakti

Historia fikcio

redakti

Rakontaroj

redakti
  • The Wind's Twelve Quarters (1975)
  • Buffalo Gals, and Other Animal Presences (1987)
  • The Birthday of the World (2002)

Kritikismo

redakti
  • Dancing at the Edge of the World ("Dancado ĉe la Bordo de la Mondo", 1992)

Referencoj

redakti
  1. . How to Pronounce Me. Arkivita el la originalo je 6 marto 2014. Alirita 7 jan 2019 . Arkivigite je 2013-08-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-11. Alirita 2022-08-04 .

Eksteraj ligiloj

redakti