Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill
La Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill (UNK; angle The University of North Carolina at Chapel Hill) estas universitato en Chapel Hill, Norda Karolino, kaj estas parto de la Universitato de Norda Karolino altlerneja sistemo. Ĝia studentgazeto nomiĝas The Daily Tar Heel.
Aktuale en 2015, la universitato ofertas 78 specojn de unuaj gradoj, 112 specojn de duaj gradoj, 78 doktorajn programojn kaj 7 profesiajn gradojn.
Ĝi lokas ĉe koordinatoj 35° 54′ 47″ N 79° 3′ 22″ U / 35.91306 °N, 79.05611 °U (mapo).
Historio
redaktiLa Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill estas la plej malnova publika universitato en Usono, ĉartite la 11-an de decembro, 1789, de la Ĝenerala Asembleo de l'subŝtato. La politikisto kaj revoluciulo William Davie (al kiu dediĉis arbon, kiu ankoraŭ staras ĉe la universitato) gvidis klopodojn konstrui leĝan kaj financan subtenon por la universitato.
La universitato malfermis en nura konstruaĵo, kiun nomis Malnova Okcidento. Ankoraŭ uzita kiel dormitorio, ĝi estas la plej malnova publik-universitata konstruaĵo en Usono. Ĝia nomŝtono estis kuŝigita je la 12-a de oktobro 1793 apud forlasita anglikana preĝejo. La loko estis elektita pro sia geografia centreco en la subŝtato. La unua studento, Hinton James, promenis de Wilmington je la 12-a de februaro 1795.
UNC estas la unua publika universitato havi kursojn kaj studentojn. Ĝi ankaŭ estas la nura universitato en Usono, kiu diplomigis kiel publika instituto en la 18-a jarcento. La Universitato de Georgia estis ĉartita pli frue, en 1785, sed siaj kursoj ne komencis ĝis 1801).
La frua 19-a jarcento vidis periodon de ega kreskado kaj disvolviĝado de la helpo de la sindikoj. Per ĉi tiu kreskado, la universitato komencis forlasi sian originalan celon, trejni gvidantecon por la subŝtato, kiam ĝi aligis stud-areojn, komencante de doni egalan grundon al la naturaj sciencoj.
Strukturo kaj organizo
redaktiLa universitato kovras areon de ĉirkaŭ 3 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas dividita en tri ĉefajn partojn: la norda kampuso kie la plej multaj el la klasĉambroj, bibliotekoj kaj kelkaj el la bakalaŭraj studentaj dormejoj situas, la meza kampuso kie la plej multaj el la sportinstalaĵoj de la universitato, la jurstudo kaj la lernejo de registaro situas kaj la suda kampuso kie la basketbalhalo de la universitato situas, la medicina fakultato, la lernejo de komercadministracio, la universitata hospitalo kaj la novaj studentaj dormejoj.
Sportoj
redaktiLa universitato havas longan tradicion de plejboneco en diversaj sportoj. La universitatteamoj gajnis 43 NCAA- ĉampionectitolojn, inkluzive de ses ĉampionecoj en vira basketbalo (1957, 1982, 1993, 2005, 2009, 2017), ĉampioneco en virina basketbalo (1994), ses ĉampionecoj en kampohokeo (1989, 1991, 1997, 2007, 2009), kvar viraj lakrosaj ĉampionecoj (1981, 1982, 1986, 1991), du virinaj lakrosaj ĉampionecoj (2013, 2016), du viraj futbalaj ĉampionecoj (2001, 2021 ĉampioneco de virinoj).