UK 2019
La 104-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis en la jaro 2019 en Lahti, Finnlando.
UK 2019 | ||
---|---|---|
Loko | Lahti, Finnlando | |
Ekde | 20-a de julio 2019 | |
Ĝis | 27-a de julio 2019 | |
Organizanto | Universala Esperanto-Asocio | |
Oficiala retejo | www | |
← Antaŭa | Sekva → | |
En la sama jaro la 75-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Liptovský Hrádok, Slovakio, la 52-a ILEI-Kongreso en Ĉaĉak, Serbio, kaj la 92-a Kongreso de SAT en Barcelono.
Loka Kongresa Komitato
redaktiLa Loka Kongresa Komitato konsistas el:[1]
- Tuomo Grundström - prezidanto
- Päivi Saarinen - vicprezidanto, kongresejo
- Tiina Kosunen - ĝenerala sekretario, volontuloj
- Tiina Oittinen - ekskursoj
- Paula Niinikorpi - arta kunordiganto, kasisto
- Jukka Pietiläinen - informado
- Larissa Phileas - junulara programo, reta informado
- Börje Eriksson - membro, blindulaj aferoj
- Synnöve Mynttinen - membro, Lahtio-aferoj
- Sigrid Kivistö - membro, IIK-aferoj
REZOLUCIO
redaktide la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio
La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,
traktinte la kongresan temon ”Vivanta naturo – floranta kulturo”, en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio;
notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021;
substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019;
deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon;
avertas, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco;
substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco;
atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo; kaj
alvokas por interproksimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo.
Referencoj
redakti
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 | ||
Nitro 2016 • Seulo 2017 • Lisbono 2018 • Lahti 2019 • kronvirusa pandemio | ||
kronvirusa pandemio • Montrealo 2022 • Torino 2023 • Aruŝo 2024 • Brno 2025 |