Turo Telstra
Turo Telstra (ankaŭ konata kiel Nigramonta Turo; angle Black Mountain Tower) estas telekomunikada turo sur la montopinto de Nigra Monto en la ĉefurbo de Aŭstralio, Kanbero. Ĝi estas 195,2 metrojn alta kaj estis malfermita je la 15-a de majo 1980. La turo provizas Kanberon per tre gravaj komunikadrimedoj kaj eĉ estas la gvidmarko de Kanbero. La turo ankaŭ havas turniĝantan restoracion, unu vidaĵplaceton ene kaj du ekstere. De la vidaĵplacetoj estas belega vido al la urbego kaj la ĉirkaŭa kamparo.
Turo Telstra | |||||
---|---|---|---|---|---|
telekomunika turo | |||||
Estiĝo | 1980 | ||||
Malfermo | 15-a de majo 1980 | ||||
Lando | Aŭstralio vd | ||||
Situo | Aŭstralia Ĉefurba Teritorio | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 35° 16′ 32″ S, 149° 5′ 52″ O (mapo)-35.275555555556149.09777777778Koordinatoj: 35° 16′ 32″ S, 149° 5′ 52″ O (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la turo Arkivigite je 2021-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
35° 16′ 32.11″ S 149° 05′ 52.14″ O / 35.2755861 °S, 149.0978167 °O (mapo)