Tupolev Tu-154
(Alidirektita el Tu-154)
Tupolev Tu-154 (ruse Туполев Ту-154, NATO raportnomo: Careless) estas aviadilo desegnita en mezaj 1960-aj jaroj kaj produktita de Tupolev (Sovetunio).

Ĝi estas la plej ofte uzata aviadilo de sovetunia kaj rusia flugkompanioj dum pluraj jardekoj, kaj transportis ĉirkaŭ duonon de la pasaĝeroj de Aeroflot kaj ĝiaj subkompanioj (137.5 milionoj/jaro aŭ 243.8 miliardoj da pasaĝeraj kilometroj en 1990).
Katastrofoj
redaktiĜis 2010 okazis 67 katastrofoj de la aviadilo Tu-154, en tio 7 en la jaroj 2005–2010; pereis entute 2736 personoj. Al la plej gravaj apartenas:
- 10-an de aprilo 2010: pola aviadilo Tu-154M flanka n-ro 101 kune kun Lech Kaczyński, prezidento de Pollando kaj pola delegitaro al celebrado de la 70-a datreveno de la katina murdo frakasiĝis apud aviadilejo de Smolensk en Rusio. Pereis 96 personoj.