Trinkulo (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trinkulo. |
Trinkulo estas neregula ekstera satelito de Urano.
Trinkulo | |
Natura satelito de Urano (XXI) | |
natura satelito de Urano | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano XXI[1] |
Aliaj nomoj | S/2001 U 1 |
Nomita laŭ | Trinculo vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Matthew J. Holman John J. Kavelaars Dan Milisavljevic[1] |
Dato de malkovro | 13-a de aŭgusto 2001[1] |
Loko de malkovro | Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo (Ĉilio)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 8 504 000 km[2] |
Discentreco | 0,22[2] |
Klinangulo | 167°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 749,03 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 18 km[2] |
Maso - Denso |
~ 3,9 × 1015 kg 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze |
Rotacia periodo | nekonata |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo Geometria albedo |
0,07[2] hipoteze 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 25,4 |
Malkovro
redaktiMalkovris ĝin, la 13-an de aŭgusto 2001, Matthew J. Holman kaj sia teamo [3] en la Inter-American Observatory de Cerro Tololo en Ĉilio. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2001 U 1, kiel unua urana luno malkovrita en 2001.
Nomo
redaktiEn 2003, IAU aprobis[4], ĝian nomon Trinkulo (angle:Trinculo), nomo de bufono, rolulo en "La Ventego" de William Shakespeare; ĉar, tradicie, la satelitoj de Urano ricevas nomojn de roluloj de William Shakespeare aŭ Alexander Pope.
Ecoj
redaktiĜiaj grando kaj maso estas ĉirkaŭkalkulataj laŭ ĝia videbla magnitudo. Neregula satelito, Trinkulo estas verŝajne kaptita asteroido aŭ fragmento de asteroido.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites (angle)
- ↑ IAUC 7980: S/2001 U 1, S/2002 (121) 1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
Eksteraj ligiloj
redakti- pole Trinkulo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"[rompita ligilo]
- angle Trinkulo (angla versio)[rompita ligilo]
- angle Trinkulo, el "Solar System Exploration" Arkivigite je 2010-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
- france La malgrandaj satelitoj de Urano[rompita ligilo]
- france Trinkulo, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane Trinkulo kaj aliaj uranlunoj (el "Projekto Luno")