Tell Hamoukar
Tell Hamoukar aŭ Tel-Hamoukar estis urbo en antikvo, kie okazis grava kaj grandega batalo antaŭ 5500 jaroj . La batalo okazis tiel abrupte kaj fatale, ke multaj ĉiutagaĵoj konserviĝis, restis loke. La urbo situas limregiono de Irako kaj nordorienta Sirio (iama supra Mezopotamio).
Tell Hamoukar | ||
---|---|---|
arkeologia loko, vilaĝo [+] | ||
Koordinatoj | 36° 48′ 43″ N, 41° 57′ 21″ O (mapo)36.81194441.955833Koordinatoj: 36° 48′ 43″ N, 41° 57′ 21″ O (mapo) | |
Tell Hamoukar | ||
La urbo estis konstruita antaŭ 6.000 jaroj, la komercan centron ĉirkaxubaris trimetra argilmuro, kiu kolapsis je la fortega bombardo. La arkeologoj trovis 1.200 malgrandajn (2,5x4 cm) ŝtonajn pafilaĵojn kaj 120 pli grandajn argilajn globojn (kun diametro de 6-10 cm). La pli malgrandajn pafaĵojn oni uzis kontraŭ la homoj.
Post konkero de la urbo, la malamiko ĉion forbrulis. Oni supozas, ke la malamiko estis sud-mezopotamia ŝtatourbo. Certas, ke la sudanoj vivis post la detruo en la restantaj partoj de urbo.
La urbon malkovris usonaj arkeologoj meze de la 1990-aj jaroj, ekde tiam oni daŭre elfosadas tie.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj, angle
redakti- fotoj
- Hamoukar Project Homepage Arkivigite je 2006-02-08 per la retarkivo Wayback Machine at the Oriental Institute Arkivigite je 2011-02-11 per la retarkivo Wayback Machine of the University of Chicago
- "University of Chicago-Syrian team finds first evidence of warfare in ancient Mesopotamia", press release by University of Chicago News Office (December 16, 2005).
- "Archaeologists Unearth a War Zone 5,500 Years Old" by John Wilford, New York Times (December 16, 2005; reposted by University of Chicago News Office)
- "Ancient Civilization Unearthed in Syria", Associated Press (via Yahoo! News), 16-an de decembro, 2005 [1]