Tanto
Tanto (arabe طنطا) estas la kvara plej granda urbo en Egiptio . Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Gharbiyah kaj situas en nordorienta Egiptio. Ĝi havias 658,798 loĝantojn (2018)[1].

Tanto | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 429 503 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 47′ N, 31° 0′ O (mapo)30.78333333333331Koordinatoj: 30° 47′ N, 31° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 12 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La urbo situas en la delto de la rivero Nilo kaj estas ankaŭ la plej granda urbo en la delto. Ĝi estas grava fervoja krucvojo kaj situas sur la ĉefŝoseo, kiu ligas Kairon kaj Aleksandrion. Grava institucio estas la Universitato Tanto.
Ekzistas ankaŭ moskeo kun la tombo de ŝejĥo Ahmad al-Badawī, 11-jarcenta islama sanktulo, fondinto de la sufiisma ordo Badawiyya. Honore al li okazas festivalo, kiu daŭras 8 tagojn kaj kiu allogas ĉirkaŭ 2 milionojn da islamanoj el ĉiuj lokoj de Egiptio kaj aliaj arabaj landoj.
Religio
redaktiEn 2017 tie okazis atakoj kontraŭ koptaj kristanoj.
Klimato
redaktiTanto situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas 51 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 13-27 °C.
Vidindaĵoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (en) World Gazetteer. "Statistical information on Tanta, Egypt". Arĥivita de la originalo je la 8-a de decembro 2012.
- Tiu ĉi estas parta aŭ kompleta traduko de la originala artikolo en la nederlanda, Tanta (prilabora historio)