„ Ankoraŭ poezia libro kaj ankoraŭ el Skandinava deveno. Mi ĵus recenzis pri
la bonega verko de Poul Thorsen, kiam «Sveda Poemaro» alvenas al mia skribotablo. Ni, Esperantistoj kaj poeziamantoj certe povas, imitante konatan diron, ripeti: El nordo venas al ni nova lumo....
La aŭtorino ne estas nekonata por literaturemaj esperantistoj. Mi tuj rekonis kelkajn tradukojn aperintajn en Literatura Mondo, nia ŝatata kaj bedaŭrata Revuo.
La libro, bele bindita kaj korekte presita, enhavas 74 poeziaĵojn de 30 diversaj
aŭtoroj nuntempaj (la plej malnova mortis en 1939) kaj multaj ankoraŭ vivantaj.
«Magda Carlsson», diras la enkondukanto, «estas pia animo, kiun logas la altaj sferoj de la kredo». Do, multaj de la tradukaĵoj estas religiaj pecoj; sed religiaj ne certe signifas bigotaj — Vidu belegan «Kanto pri la Tero», paĝ. 55, aŭ «Lilio en Paradizo», paĝ. 65— ankaŭ estas filozofiaj, amaj, lirikaj, maristaj, eĉ ŝercaj verkoj, multnuanca bukedo da aromaj floretoj.
Kompreneble, mi ne povas paroli pri la fidela tradukado. Pri tio mi plenfidas al la vortoj de la enkondukanto; sed mi ja povas aserti ke malmultaj esperantistaj poetoj tiel sonore manipulas nian lingvon. Ŝi emas alterni, virajn kaj inajn, kio donas muzikecon al la strofoj, kaj majeste akcentas la versojn, precipe la dekunusilabajn. Pri tio la germanaj lingvoj sendube faciligas la verkistojn. Certe oni povas fari belajn versojn per nur la silabnombro aŭ per nur la akcentoj; sed se ambaŭ elementoj kuniĝas la rezulto necese estas majstraĵo.
Ankaŭ per la vortformado, la autorino trafas belajn esprimojn; mi citu nur:
APUDU, ĈELIPE, ORNUANCE, DOMAS, HUMILKARE, TRANKVILAS....
Malmultaj neologismoj pruvas la poezikapablon kaj de M. Carlsson kaj... de la
Fundamento.
Mi bedaŭras, ke mi ne povas popece recenzi tiun multfacetan ĝemaron de la Sveda literaturo — nia Bulteno estas tiel malgranda— sed mi estas certa ke se Vi, kara leganto, ĝin akiras, Vi ĝuos plenajn horojn da spirita plezuro. ” |