Srikakulam
Srikakulam (telugue శ్రీకాకుళం) estas urbego, ankaŭ katolika diocezo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en la samnoma distrikto Srikakulam, kie ĝi estas distrikta sidejo.
Srikakulam | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 532001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 944 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 6 603 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 18′ N, 83° 54′ O (mapo)18.383.9Koordinatoj: 18° 18′ N, 83° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
Areo | 20,89 km² (2 089 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Srikakulam [+] | |||
Demografio
redaktiLaŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 137 944 loĝantoj sur areo de 20,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 603 loĝantoj/km². La legopovo estas 85%, signife pli alta, ol la landaveraĝo (73%).
Geografio
redaktiSrikakulam situas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero ĉirkaŭ 10 kilometrojn de la Bengala golfo 9 metrojn super la marnivelo. Vizianagaram troviĝas 56, Visakhapatnam 92, Brahmapur 147, Ĝagdalpur 216, subŝtata sidejo Amaravatio 411, Warangal 453, Kolkato 666, Mumbajo 1169, tutlanda ĉefurbo Delhio 1335 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiEn tiu loko pluraj dinastioj regis dum la longa historio. Dum dominado de britoj la oficiala loknomo estis Chicacole. La statuso pri municipo alvenis en 1856, la korporacio formiĝis en 2015. En la malfruaj 1960-aj jaroj la regiono ĉirkaŭ Srikakulam estis centro de kampara ribelo.
Ekonomio
redaktiLa areo ĉirkaŭ Srikakulam estas karakterizita per agrikulturo.
Klimato
redaktiSrikakulam havas tropikan savanoklimaton (laŭ klimata klasifiko de Köppen: Aw). Jare pluvas averaĝe 1075 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 23-33 °C.
Trafiko
redaktiApud Srikakulam preteriras la fervoja linio. 5 vojoj kuras al la urbego.
Edukado
redaktiLa instrua lingvo en Srikakulam estas la angla kaj telugua.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans