Taĝika somonio
La taĝika somonio - taĝike cомонӣ - estas la nacia valuto de Taĝikio. Unu somonio estas dividita je cent diramoj (taĝike дирам, komparu la vorton dirhamo). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TJS.
Taĝika somonio | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Taĝikio |
Subdivido: | 100 diramoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | TJS |
Mallongigo: | |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 7,8769 TJS 1 eŭro = 8,47253 TJS (la 7-an de decembro 2016) |
La 30-an de oktobro 2000, la somonio anstataŭigis la taĝikan rublon, sekvaĵo de la sovetia rublo, je la ŝanĝkurso 1 somonio = 1000 taĝikaj rubloj. La somonio estas la plej valora monunuo en Centra Azio.
Etimologio
redaktiLa valuto baptiĝis laŭ la legenda fondinto de la taĝika nacio, Isma'il Samani aŭ Ismo'il Somoni (ابو ابراهیم اسماعیل بن احمد, Abu Ibrahim Ismail ibn Ahmad, el la dinastio de Samanidoj, mortis en novembro 907). Tamen ankaŭ notindas ke la valutaj nomoj de la najbaraj centraziaj ŝtatoj Kirgizio, somo, kaj Uzbekio, somo, havas iom similan formon. Etimologia kaŭzo estas, ke en Sovetunio, parolantoj de la kazaĥa, kirgiza,uzbeka kaj ankaŭ taĝika lingvoj nomis la rublon "som" (taĝike "сўм"), kaj tiu nomo aperis sur la dorsa flanko de la monbiletoj, kune kun la valutaj nomoj en ĉiuj 15 oficialaj lingvoj de la unio. La vorto "som" (foje ankaŭ transliterigita "sum") signifas "pura" en la kirgiza, ujgura, uzbeka lingvoj kaj en multaj aliaj tjurkaj lingvoj. La nomo aludas al la bildo de "pura oro".
Moneroj
redaktiNuntempaj moneraj serioj [1] | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bildo | Valoro | Diametro | Dikeco | Pezo | Materialo | Edĝo | Antaŭflanko | Postflanko | Aperis en | |
5 diramoj | 16.5 mm | 1.35 mm | 2 g | Vidu kom. 1 | Simpla | Taĝikia 7-stela krono | Valoro | 2001 | ||
10 diramoj | 17.5 mm | 1.4 mm | 2.4 g | |||||||
20 diramoj | 18.5 mm | 1.4 mm | 2.7 g | |||||||
25 diramoj | 19 mm | 1.4 mm | 2.76 g | Latuno | ||||||
50 diramoj | 21 mm | 1.45 mm | 3.6 g | |||||||
1 somonio | 24 mm | 1.6 mm | 5.2 g | Vidu rim. 2 | Skripa kaj simpla sekcioj | Ismail Samani | Valoro kaj taĝika 7-stela krono | 2001 | ||
3 somonioj | 25.5 mm | 1.8 mm | 6.3 g | Literoj | Blazono de Taĝikio | |||||
5 somonioj | 26.5 mm | 1.85 mm | 7 g | Skripa kaj simpla sekcioj kun stelo | ? |
Rimarkoj
redakti- Universala katagolo de tutmondaj moneroj: 1901-ĝis nun, 31a eld. asertas, ke la materialo por 5, 10 kaj 20 diramoj estas latunumita stalo, kvankam la Centra Banko asertas tiujn monerojn esti "du-metalaj" (kupro-zinko-stalo-kupro-zinko).
- Universala katagolo de tutmondaj moneroj: 1901-ĝis nun, 31a eld. asertas, ke la materialo por 1, 3 kaj 5 somonioj estas kupronikelo-zinko, kvankam la centra banko asertas, ke estas nur kupronikelo.
Monbiletoj
redaktimonbileta serio de 2000 [2] | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bildo | Valoro | Dimensioj | Koloro | Antaŭa flanko | Posta flanko | Dato de printo | Dato de emitado | Akvomarko | |
1 diramo | 100 x 60 mm | Bruna | Sadriddin Ajuni Teatro kaj operejo | Pamiraj montoj | 1999 | 2000 | Du montoj antaŭ rektangulo | ||
5 diramoj | Blua | Kultura palaco de Arbob | Sepultejo de Mirzo Tursunzoda | ||||||
20 diramoj | Verda | ? | Intermontejo | ||||||
50 diramoj | Purpura | Ismail Samani | Montara valo | ||||||
1 somonio | 141 x 65 mm | Verda | Mirzo Tursunzoda | Nacia banko de Taĝikio | Portreto | ||||
5 somonioj | 144 x 65 mm | Blua | Sadriddin Ajuni | Sepultejo de Abuabdullo Rudaki | |||||
10 somonioj | 147 x 65 mm | Ruĝa | Mir Said Alii Hamadoni | Tombo de Mir Said Alii Hamadoni | |||||
20 somonioj | 150 x 65 mm | Flava-Bruna | Abuali ibn Sino | Hissara kastelo | |||||
50 somonioj | 153 x 65 mm | Blua | Bobojon Gafurov | Chaiĥana (tedomo) Sina | |||||
100 somonioj | 156 x 65 mm | Bruna | Ismail Samani | Palaco de la prezidento |