Somera Olimpiko 1912

tutmonda sporta evento

La 5-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 5-a de majo 1912 ĝis la 27-a de julio 1912 en Stokholmo,  Svedio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Gustavo la 5-a (Svedio).

V-a Olimpiko
Loko: Stokholmo ( Svedio)
Komenca dato: La 5-a de majo 1912
Fina dato: La 27-a de julio 1912
Oficiala malfermanto: Gustavo la 5-a (Svedio)
Nombro de nacioj:
28
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
2 407
(2 359 / 48)
Nombroj de sportoj:
Somera olimpiko
← 1908 1916 →
vdr
la olimpika stadiono en la malferma ceremonio en la olimpiko 1912
la stokholma olimpika stadiono nun

Sportoj

redakti
 
partoprenantoj
 
desegnaĵoj de sportaj disciplinoj de Karl Emil Ohlsson por la olimpiko 1912

Partoprenantoj

redakti

Oficiale la teamoj de 28 nacioj aperis en Stokholmo. La olimpika dinifo de nacio en tiu ĉi olimpiko jam estis kompromiso pro la kreskanta nacia konsciiĝo. Fakte la 28 nacioj grupiĝis nur en 19 ŝtatoj (parte la ŝtataj flagoj malkaŝas tion): Finnlando estis parto de la Rusa Imperio, Aŭstralazio, Kanado kaj Sud-Afriko de la Brita Imperio, Aŭstrio-Hungario fakte estis unu ŝtato, kiu inkluzivis ankaŭ Bohemion kaj Serbion, kaj formale ankaŭ Egiptio estis parto de Turkio, tiam ankoraŭ nomata la otomana Imperio. Sed la kompromiso ne estus tiom vasta ke ankaŭ irlandanoj, kroatoj, litovoj aŭ poloj rajtus partopreni en apartaj teamoj. Kaj flanke notindas ke tiam Japanio ankaŭ inkluzivis tutan Koreion.

Cetere atentu ke la internaj ligiloj de la landonomoj ne gvidas al la landaj artikoloj, sed al artikoloj de la unuopaj sportistaj olimpikaj teamoj - en la kazo de la luksemburga kaj serba teamoj al suma aritikolo pri ĉiuj olimpikoj, sed en la kazoj de ĉiuj aliaj teamoj specife al la teamoj en la Somera Olimpiko 1912.

Medala klasifiko

redakti
 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1   Usono 25 19 19 63
2   Svedio 24 24 17 65
3   Britio 10 15 16 41
4   Finnlando 9 8 9 26
5   Francio 7 4 3 14
6   Germana Regno 5 13 7 25
7   Sud-Afriko 4 2 0 6
8   Norvegio 4 1 4 9
9   Kanado 3 2 3 8
  Hungario 3 2 3 8
kompleta medaltabelo


Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024