Soloturno
Soloturno (germane Solothurn [SO:loturn], france Soleure [soLÖ:R], itale Soletta [soLETta]) estas la ĉefurbo de la samnoma Kantono Soloturno. Ĝi havis 15 511 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Soloturno | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Soloturno | ||||
Distrikto | Soloturno | ||||
Geografia situo | CH1903: 607491 / 228604 (mapo)47.2083333333337.5375Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 32′ O; CH1903: 607491 / 228604 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 15511 | ||||
Areo | 6,29 km² | ||||
Alteco | 430 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 4500 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
Geografio
redaktiLa urbo situas je bordo de la rivero Aro (rivero) je 430 m super la marnivelo kaj kovras areon de 6.29 km².
Trafiko
redaktiSoloturno estas loka trafiknodo. La urbo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn tra Zuriko, Araŭo, Olten, Soloturno, Bielo, Neŭŝatelo, Yverdon-les-Bains al Laŭzano kaj Ĝenevo. Paralele al tiu trajnlinio pasas la svisa aŭtovojo A5.
Episkopa urbo
redaktiSoloturno estas la sidejo de la katolika episkopo de Bazelo, kiu tie dum la reformacio trovis ekzilon.
Lingvoj
redaktiOficiala lingvo estas la germana, parolata estas dialekto de la alemana.
Historio
redaktiSoloturno estis fondita inter la jaro 14 kaj 37 kiel Salodurum de la romianoj sur la bazo de malnova kelta setlejo en la epoko de la imperiestro Tiberio. En la jaro 932 estis fondita la Monaĥejo Sankt-Ursen, kiu nomiĝis laŭ unu de la du en antikva tempo laŭ la legendo senkapigitaj kristanaj romiaj legionistoj (Ursus kaj Victor), kiuj misiis en Soloturno. En 1218 Soloturno fariĝis libera imperia urbo. En 1481 Soloturno aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo.
Ek de 1978 en Soloturno okazas je iniciativo de la svisaj verkistoj Peter Bichsel kaj Otto F. Walter la soluturnaj literaturtagoj.
Kulturo
redaktiSoloturno estas fama pro sia filmfestivalo kaj literaturtagoj.
Soloturno estas la sidejo de la Fondaĵo ch, kiu zorgas pri tradukado de svisaj verkistoj al aliaj svisaj lingvoj. Plie tiu Fondaĵo zorgas pri ĉiuj eŭropaj interŝanĝprogramoj Erasmus, Komenio kaj Grundtvig.
Famuloj
redaktiEn Soloturno okazas ankaŭ Internacia Baletkonkurso de Soloturno
Partnerurboj
redaktiPartnerurboj de Soloturno estas Heilbronn en Germanio, Krakovo en Pollando kaj Le Landeron en Kantono Neŭŝatelo en Svislando.
Mond- kaj planlingva movado
redaktiVolapük
redaktiEn la jaro 1891-1893 en Soluturno aperis la loka volapuka gazeto Glids volapükik se Solothurn (en Esperanto Salutoj volapukaj el Soloturno), kiuj redaktis Konrad Meisterhans kaj lia edzino Anna Meisterhans.
Esperanto
redaktiLaŭ Svisa Espero en 1909 estis fondita loka Esperanto-Grupo en Soloturno.
En 1956 la Svisa Esperanto-Junularo organizis sian unuan Esperanto-junularan semajnfinon en Soloturno.
Fontoj
redakti(Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 152 kaj 194)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la urbo Soloturno
- Retejo de la turisma oficejo de la urbo Soloturno
- La Soloturnaj Literaturtagoj en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Soloturno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)