Skandalo Watergate
La Skandalo Watergate (1972-1974) estis usona politika skandalo kaj krizo, kiu kaŭzis abdikon de respublikana Richard Nixon usona prezidento. Oni nomis la aferon laŭ la nomo de la vaŝingtona hotelo, kie okazis la eka ŝtelenrompo en sidejon de la Demokrata Partio.
La skandalon ekis Bob Woodward, usona ĵurnalisto, kies sekreta informatoro Profunda Gorĝo sciigis lin pri sekretaj informoj pri la partopreno, tuŝiteco de la Usona prezidento, Richard Nixon en la afero. La sekretulo estis grava infordonanto por Woodward kaj Carl Bernstein, kiuj skribis la senvualigan artikolserion por la Washington Post. La skandalo kaŭzis abdikon de la prezidento kaj kondukis al enprizonigo de la Persona Estro de Blanka Domo, H. R. Haldeman kaj la prezidenta konsilisto John Ehrlichman.
La enrompo okazis la 17-an de junio en 1972, kiam oni volis ŝanĝi nefunkciantajn spionaparatojn kaj fari kelkajn fotojn. La partoprenantoj de la enrompo iris en prizonon.