Sankta Korentino
Sankta Korentino aŭ sankta Kaurintino aŭ Korentino de Kemper (el la bretona: Sant Kaourintin [1]) estis unu el Sep sanktuloj fondintaj Bretonujon kaj la unua episkopo de Kernevo en Bretonujo.
Sankta | |||||
Sankta Korentino | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Ikono pentrita por la ortodoksa asocio
Sankta Anna de Bretonujo | |||||
Persona informo | |||||
Corentin de Quimper | |||||
Naskiĝo | 375 en ĉe Kemper en Bretonujo | ||||
Morto | 460 en Kemper, Bretonujo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro ![]() | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | katolika eklezio, ortodoksa eklezio, Anglikana komunumo | ||||
Festotago | 12-a de Decembro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La ĉefurbo de Kernevo, Kemper estas unu el la etapoj de la pilgrimado Tro Breizh (turneo de Bretonujo), kiu estiĝis en la mezepoko.
La festotago de sankta Korentino estas la 12-a de decembro.
Junaĝo
redaktiLi naskiĝis en Armoriko en 375, ĉe la nuna Kemper. Liaj gepatroj estis nobelaj, kaj ili ekudigis sian infanon ĉe apudloĝanta monaĥo [2].
Li estis ordinita pastro, kaj iris prediki en la ĉirkaŭaj paroĥoj.
Ermitejo en la arbaro
redaktiTamen li deziris izoliĝi por pli bone preĝi Dion. Li elektis arbaron en Plomodiern, piede de la monto Menez Hom. Li konstruigis simplan lignan domon kaj oratorion.
Li manĝadis nur radikojn kaj herbojn sovaĝajn kaj almozpetis iom da pano en la apuda vilaĝo. Ĉiutage laŭdire Dio venigadis etan fiŝon en lian fonton. Korentino prenis parton el ĝi kaj remetis la reston en la fonton. Per miraklo, la fiŝo rekonstruis sin kaj revenis la morgaŭon.
Renkonto kun Sankta Primel
redaktiIun tagon li vizitis alian ermiton, kiu nomiĝis Primel. Dum la tuta tago ili parolis kaj preĝis. La morgaŭan matenon, ili bezonis akvon por la meso. Primel iris ĉerpi ĝin el la fonto. Li estis maljuna kaj lama, kaj la fonto estis malproksima. Kiam li revenis, la maljunulo estis tre laca kaj spiromanka. Tio ĉagrenis Korentinon. Li demandis al Dio ĉu ne eblus havi akvon pli proksime. Post la meso, Korentino enprofundigis bastonon en la grundon, kaj tie precize elŝprucis fonto. Tiun rakonton oni povas vidi en la katedralo de Kemper en la pentraĵo de Yann Dargent. Sur la loko de la renkontiĝo estis konstruita preĝejeto en la paroĥo Saint-Thois.
Renkonto kun la reĝo Gradlono
redaktiIun tagon, la reĝo Gradlono renkontis la ermiton, dum li ĉasis en la arbaro. Li estis lacega, kaj petis de la sanktulo iom da manĝaĵo por li kaj sia kortego. Kompreneble la ermito havis neniom krom la etan fiŝon en la fonto. Li tamen forprenis parton, kaj donis ĝin al la kuiristo de la reĝo. Kia mirinda miraklo! La eta parto de fiŝo obligis sin tiom multe, ke tio sufiĉis por nutri ĉiujn. Gradlono miregis pro tio. Iom poste iu deziris agi same. Li prenis parton de la fiŝo sed... nenio mirakle okazis. La fiŝo estis vundita, kaj ne resaniĝis. Korentino venis por kuraci ĝin, kaj konsilis al la fiŝo ne reveni. De tiam oni ne plu vidis ĝin en la fonto. Gradlono donis al Korentino la riĉan domon, kiun li posedis en Plomodiern. Tie Korentino fondis monaĥejon kaj lernejon.
La unua episkopo de Bro Kernev
redaktiGradlono kaj Gŭenoleo petis de Korentino, ke li fariĝu la unua episkopo de Bro Kernev (aŭ Bro-Gerne). Li estis ordinita en Tours. Gradlono donacis sian palacon de Kemper, kaj emeritiĝis en sia urbo Is. Laŭ Chanoine Calvez, kiu skribis pri sankta Gvenoleo, statuo de la sanktulo staris en la ruinoj de la abatejo de Landévennec en 1935.
Morto
redaktiLi mortis en 460 kaj estis entombigita en la katedralo de Kemper.
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-23. Alirita 2010-01-05 .
- ↑ Chanoine Hervé Calvez "Les grands saints bretons" Ed.Arthaud 1936
Eksteraj ligiloj
redakti- Sankta Korentino ĉe la episkopejo de Kemper[rompita ligilo]