Johano la Evangeliisto

aŭtoro de la Evangelio laŭ Johano; tradicie identigita kun Johano la Apostolo kaj Johano el Patmos (la aŭtoro de la Apokalipso de Johano)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Johano la Evangeliisto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Johano.

Sankta Johano la Evangeliisto (antikve-greke Ἰωάννης, Iōánnēs, hebree יוחנן, ĉ. 3 al 101), tradicie konsiderata kiel la aŭtoro de unu el la kvar kanonaj evangelioj en la Nova Testamento. Li estas ofte kredita esti la sama persono kiel Johano la Apostolo, unu el la Dek du Apostoloj de Jesuo Kristo. Laŭ aliaj teologoj, ili eble estis malsamaj personoj.

Sankta
Johano la Evangeliisto
Evangeliisto
Persona informo
Naskiĝo 3
en Galileo, Heroda Tetrarkio
Morto 101
en Efezo
Religio kristanismo vd
Familio
Patro Zebedeo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Salomeo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo evangeliisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Honorata en Kopta Ortodoksa Eklezio de Alreksandrio
Katolika Eklezio
Orientaj katolikaj eklezioj
Ortodoksa Kristana Eklezio
Anglikana Komunio
Festotago 27-a de decembro (Okcidenta Eklezio); 8-a de majo kaj 26-a de septembro (Orienta Eklezio)
Atributoj aglo, kaliko, volvolibro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj atribuitaj al Johano

redakti

Laŭ tradicio, li estas la aŭtoro de kvin libroj de la Biblio:

Laŭ la ĉi-supra tradicio, Johano estas la ĉefa aŭtoro de la Nova Testamento post Sankta Paŭlo, verkinte 20% da ĝi. Iuj el tiuj libroj eble estis verkitaj de liaj sekvintoj, precipe la pli malfruaj leteroj.

Tradicia biografio

redakti

En la 90-oj, Johano estis ekzilita portempe al la insulo de Patmos en la Egea maro, kie li skribis sian apokalipson. Multaj ekzegezistoj tamen pridubas ĉi lastan aŭtorecon, ne nur pro stilistikaj sed ankaŭ pro teologie enhavaj kialoj. Post la krucumado de Jesuo, li laŭdire pasigis tempon en Efezo, kie li predikis kaj faris miraklojn.

Vidu ankaŭ

redakti