Riocavado de la Sierra

Riocavado de la Sierra [rjokaBAdo delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Riocavado de la Sierra estas komprenebla kiel Elfosita Rivero de la Montaro.

Riocavado de la Sierra
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09615
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 3° 12′ U (mapo)42.151944444444-3.1980555555556Koordinatoj: 42° 9′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 1 181 m [+]
Areo 43316 km² (4 331 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Riocavado de la Sierra (Provinco Burgoso)
Riocavado de la Sierra (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Riocavado de la Sierra
Riocavado de la Sierra (Hispanio)
Riocavado de la Sierra (Hispanio)
DEC
Situo de Riocavado de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riocavado de la Sierra [+]
vdr

Geografio

redakti
 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
 
Romanika absido de la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 43,316 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 62 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Plej frua mencio estas de 1028. Tiam la reĝino de Navaro havis bienon en Riocavado. Pere de dokumento notaria la reĝino de Navaro donacis la rajtojn kiujn ŝi posedas en la loko al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla. Alia dokumento de 1062 rakontas, ke alia senjorino donacis al la Monaĥejo de San Pedro de Arlanza la bienojn kiujn ŝi posedas en Riocavado kaj en aliaj proksimaj lokoj. Alia simila donaco okazis en 1083.

Estis iama fervojo sur kiu oni instalis sektoron de verda vojo].

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), minado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la romanika preĝejo.

Vidu ankaŭ

redakti