Riba de Saelices

municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio

Riba de Saelices estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 103 loĝantoj sur areo de 66,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,6 loĝantoj/km². En ĝia municipa teritorio troviĝas la Groto de Casares, kun gravaj prahistoriaj murpentraĵoj, deklarita Nacia Monumento jam en 1934. Apud tiu ekis la forsta incendio de 2005 kiu rezultis en la morto de 11 fajrobrigadistoj.

Riba de Saelices
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo)
Poŝtkodo 19441
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 103  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 2° 18′ U (mapo)40.912222222222-2.2955555555556Koordinatoj: 40° 55′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 999 m [+]
Areo 66,44 km² (6 644 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Riba de Saelices (Kastilio-Manĉo)
Riba de Saelices (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Riba de Saelices
Riba de Saelices (Hispanio)
Riba de Saelices (Hispanio)
DEC
Situo de Riba de Saelices

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riba de Saelices [+]
vdr

Situo kaj geografio

redakti
 
Stratoj de Riba de Saelices
 

Riba de Saelices situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 999 m super marnivelo; je 102 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°54′44″N 2°17′44″Ok. Najbaras la municipoj Ablanque, Huertahernando, Esplegares, Saelices de la Sal, Anguita kaj Mazarete.

La grundo de la municipo komponiĝas de kalkoŝtonoj kaj ruĝaj sabloŝtonoj kiuj kuŝas sur la paramoj tra kiuj fluas rojoj kiel Linares kaj Lamadre. Granda parto de la teritorio estas kovrita el pinaroj, juniperoj, kaj kverko. Alia parto estas dediĉita al la kultivo de cerealoj kaj eĉ estas ankaŭ kelkaj malgrandaj zonoj de paŝtejoj, kelkaj dornaj makisoj kaj granda vario de malgrandaj odorplantoj, inter kiuj lavendo, timiano kaj rosmareno.

Historio

redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 103 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Riba de Saelices, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Riba de Saelices kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 103 en 2023.

Ekonomio

redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: groto de Casares kun prahistoriaj murpentraĵoj, preĝejo de Sankta Maria Magdala, kun ŝtontajlistaj markoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti