Registaro de Gronlando
La Registaro de Gronlando (gronlande : Naalakkersuisut, dane : Grønlands Regering) estas la plenuma povo en Gronlando, en ĉiuj aferoj ligitaj al registaraj aferoj ligitaj al la internaj aferoj de Gronlando. La membroj de la registaro estas nomumitaj fare de la Ĉefministro de Gronlando, sed estas oficiale aprobitaj fare de la membroj de la Parlamento de Gronlando (Inatsisartut). La membroj de la registaro ne estas nepre elektitaj, kaj iu ajn persono povas esti nomumita al la diversaj postenoj.
Registaro de Gronlando | ||
---|---|---|
organizaĵo • kabineto | ||
Jurisdikcio | Gronlando | |
Lando | Gronlando | |
Sidejo | Nuko | |
Registaro de Gronlando | ||
Dum | nekonata - nuntempe | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La registaro kutime enhavos proksimume 10 membrojn de la registaro (inkluzive de la ĉefministro), ankaŭ nomitaj ministroj, kaj ĉiu el ili gvidas registaran ministerion kaj estas nomumita fare de la ĉefministro.[1][2]
Referencoj
redakti- ↑ naalakkersuisut.gl, La ministerioj
- ↑ naalakkersuisut.gl, membroj de la Kabineto. Alirita 2021-04-11 .