Rajtoj de GLAT en Moldavio
Samseksemo en Moldavio estas laŭleĝa ekde 1995. En 2002 estis adoptita aĝo de seksa konsento — 16 jaroj. Pri la jura situacio por GLAT-individuoj en Ĉednestrio, vidu artikolon Rajtoj de GLAT en Ĉednestrio.
Projekto de leĝo, kiu malpermesas diskriminacion de GLAT en laboro, estis adoptita de moldava parlamento la 25-an de majo 2012 kaj subskribita de la moldava prezidanto Nicolae Timofti la 28-an de majo. La leĝo ekvalidis la 1-an de januaro 2013.[1]
Publika opinio
redaktiJaro | Poluisto | Rezultoj | |
---|---|---|---|
Jes | Ne | ||
2014 | IPP | 6% | 87% |
2016 | Fundația Soros – Moldova Arkivigite je 2020-09-19 per la retarkivo Wayback Machine | 5% | 94% |
2017 | Pew Research Center | 5% | 92% |
Moldava socio estas tre tradicia; politikistoj ofte faras abomenindajn rimarkojn pri GLAT-komunumo, kaj diskriminacio kontraŭ GLAT-uloj estas ofta. En jaro 2018, ILGA-Eŭropo rangis Moldavion la 43-a el 49 eŭropaj landoj koncerne rajtoj de GLAT. Ĉi tio estas plibonigo de ses jaroj antaŭe, kiam Moldavio viciĝis en lasta loko.[2][3]
Tamen post la senkrimigo de samseksemo en 1995, la sinteno de diversaj ŝtataj institucioj pli kaj pli toleris. Ekzemple, la ministerio pri sano diris en oficiala letero, ke samseksemo ne estas konsiderata kiel malsano, kaj kuracaj servoj estas disponeblaj por ĉiuj, sendepende de la seksa orientiĝo de civitanoj. [4]
Resuma tabelo
redaktiSamseksa agado laŭleĝa | (Ekde 1995) |
Egala aĝo de konsento | (Ekde 2002) |
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj en dungado | |
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj pri provizado de varoj kaj servoj | |
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj en ĉiuj aliaj areoj (inkluzive nerektan diskriminacion, malamikan paroladon) | |
Samseksa geedzeco | |
Rekono de samseksaj paroj | |
Adopto de infano fare de samseksaj paroj | |
Komuna adoptado fare de samseksaj paroj | |
Rajto de gejoj kaj lesboj malkaŝe militservi | |
Rajto ŝanĝi juran sekson | (Psikiatria diagnozo bezonata) |
Aliro al FIV por lesboj | |
Komerca surogato por samseksemaj viraj paroj | |
Permeso al gejoj donaci sangon |
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Proiectul legii cu privire la asigurarea egalității
- ↑ Of All Places, Is Moldova Leading on Gay Rights? Alirita la 26an de aŭgusto 2019.
- ↑ Rainbow Europe: Moldova Alirita la 26an de aŭgusto 2019.
- ↑ (2015) “Aspectele sociale. Ce atitudini au guvernul și profesioniștii față de homosexualitate, homosexuali, bisexualitate și bisexuali?”, Coming Out, p. 29. Arkivigite je 2021-11-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-11-17. Alirita 2019-08-21 .