Publika internacia juro
Publika internacia juro, latine ius gentium aŭ angle international law, estas la aro de la reguloj, kiuj koncernas la rilatojn inter sendependaj estaĵoj kadre de la Internacia Socio, inkl. de la suverenaj ŝtatoj.
La plimulto el tiuj reguloj baziĝas sur diplomatiaj interkonsentoj, traktatoj aŭ kutimoj.
Ekzistas internaciaj tribunaloj, kiel ekz. la Internacia Kortumo (la arbitracia organo de UNO), kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (la organo de Konsilio de Eŭropo).
La malforto de tiu juro kuŝas en tio, ke ĝi ne havas sankcion. La ŝtatoj spontane submetas sin al ĝi, sed okaze de konflikto nur al la venkinto oni povos apliki punon. Tial doktrinaj aŭtoroj opinias, ke la publika internacia juro ne vere estas juro.
Tradicie kontrastas la publika internacia juro kun la privata internacia juro.
Esenco de internacia juro
redaktiEn sciencaj publikaĵoj dediĉitaj al la naturo kaj esenco de internacia juro, ĝiaj kvalitoj kiel ekzemple universaleco, ĝenerala demokratio kaj kontraŭ-diskriminacio estas ofte notitaj . Ĉi tio signifas, ke ĉi tio estas la "komuna" rajto de la tuta homaro, esprimanta la plej gravajn, nediskuteblajn valorojn kunhavitajn de homoj sendepende de ilia kultura, etna, rasa, religia, civila aŭ ajna alia aparteno. Krome, internacia juro estas:
- kontraŭmilita - la internacia komunumo prenas ĉiujn eblajn rimedojn por malhelpi agresemajn militojn kaj armitajn konfliktojn, kaj se ili ekflamas, ĝi faras ĉion eblan por minimumigi homajn kaj materiajn perdojn;
- kontraŭkolonia - akre kontraŭas ĉian formon de koloniismo, perfortan malobservon de la rajto de popoloj kaj nacioj al libera memdeterminado;
- demokrata kaj humana - antaŭenigas la ideojn pri protektado de homaj rajtoj kaj liberecoj, batalas kontraŭ la malbonaj praktikoj de sklaveco kaj la sklavkomerco, trudlaboro, ekspluatado de infanoj kaj virinoj, ktp.
Entoj de internacia juro
redaktiLa entoj de internacia juro estas:
- ŝtatoj, la ĉefaj entoj (unualoke)
- internaciaj interregistaraj organizaĵoj (dualoke)
- subjektoj de internacia juro (trialoke)
Subjektoj de internacia juro
redaktiSub certaj kondiĉoj povas esti agnoskataj kiel subjektoj de internacia juro:
- ŝtat-similaj entoj
- neregistaraj organizaĵoj
- nacioj kaj popoloj batalantaj por sendependeco (vidu ankaŭ sub Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj - akronimo UNPO)
- naturaj personoj (la plej juna temo de internacia juro, kiu ne estas konsiderata de ĉiuj kiel tia)
Historiaj ekzempoj
redaktiEkzistis subjektoj de internacia juro kiuj ne estis ŝtatoj: tia la neŭtrala teritorio de Moresneto (inter Belgio kaj Germanio) agnoskita de la Kongreso de Vieno en 1815 (ĝis 1920) kaj la Asocio Internacia por Afriko, kreita de la belga reĝo Leopoldo la Dua, agnoskita de ĉiuj potencoj en la Kongreso de Berlino (1885), inkluzive de Usono (unua agnoskinto) kaj la Otomana Imperio.
Nuntempaj ekzemploj
redaktiNuntempaj gravaj subjektoj de internacia juro kiuj ne estas ŝtatoj, estas :
- la Sankta Seĝo (Vatikano estas nur parto el ĝi),
- Tajvano,
- la Suverena Ordeno de la Maltaj Kavaliroj. Ĉi lasta, pro la manko de teritorieco kaj la diasporeco de ĝiaj civitanoj, estas la plej simila al la Esperanta Civito[1].
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (eo) Heroldo de Esperanto, majo 2024, p. 1