Provinco Kairo
Kairo, foje ankaŭ nomita Al Qahira (arabe محافظة القاهرة, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Qāhira respektive Muhafazat al-Kahira) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 7 786 640 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Kairo, la nacia ĉefurbo.
Provinco Kairo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Provinco | |||||
Blazono | |||||
gubernio de Egiptio [+] | |||||
| |||||
Lando | Egiptio | ||||
Supermara alteco | 294 m [+] | ||||
Ĉefurbo | Kairo | ||||
- koordinatoj | 30° N, 32° O (mapo)30.02331.551Koordinatoj: 30° N, 32° O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 3 085 km² (308 500 ha) [+] | ||||
Areo | 3 085 km² (308 500 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 9 539 673 [+] (28-a de marto 2017) | ||||
Denseco | 3 092,28 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
ISO 3166-2 | EG-C | ||||
Provinco Kairo | |||||
Vikimedia Komunejo: Cairo Governorate [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La provinco limas norde je la provinco Kaljubija, oriente je la provinco Helŭan, okcidente je la provinco Gizo, kaj sudoriente trans la rivero Nilo tuŝetas la provincon 6-a de Oktobro. Al la provinca teritorio apartenas la moderna kaj historia urbocentroj de Kairo ĉe la orienta bordo de la rivero Nilo, dum la urbopartoj okcidente de la rivero apartenas al la provinco Gizo. La plej orienta parto de la provinco jam estas parto de la dezerto Saharo.