Peter Pysall
Peter Pysall (naskita la 26-an de junio 1960 en Heilbad Heiligenstadt, Orienta Germanio, do nun 64-jara), estas eksa profesia manpilkisto (handbalisto) kaj ankoraŭ aktivas kiel handbala trejnisto.
Peter Pysall | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1960 (64-jaraĝa) en Heilbad Heiligenstadt |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko |
Okupo | |
Okupo | handbalisto |
Pysall esis membro de la 1-a vira teamo en la sporta klubo SC Magdeburg de 1974 ĝis 1990 kaj sekve en la sporta klubo SG Leutershausen en Hirschberg an der Bergstraße norde de Hajdelbergo. Liaj sukcesoj kiel ludanto en la teamoj inkludas plurajn titolojn de GDR-ĉampiono kun Magdeburgo, la teamo kunn li iam estis la GDR-pokalgajninto kaj la en 1981 eŭropa pokalgajninto. Kun SG Leutershausen li iĝis germana vica nacia ĉampiono en 1992.
Peter Pysall akive partoprenis en 155 internaciaj matĉoj por la manpilkada nacia teamo GDR. Kun la nacia teamo li atingis la 7-an lokon en la Monda ĉampionado de 1982 kaj gajnis la bronzan medalon en la Monda ĉampionado de 1986. Li ankaŭ kun la nacia teamo partoprenis en la Somera Olimpiko 1988, Seulo, kie lia teamo rezultis en 7-a loko kaj kiu kontribuis trafante du golojn. En 1984 al al teamo kun estis atribuita la Patriota Ordeno de Merito de la socialisma ŝtato GDR en oroo.