Pavel Sittauer
Pavel SITTAUER (naskiĝis la 4-an de januaro 1934 - mortis la 31-an de marto 2018) estis ĉeha esperantisto, honora membro de ĈEA.
Pavel Sittauer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1934 en Třebíč |
Morto | 31-an de marto 2018 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Multjara ĉefa organizanto de Set Lančov, zorganto pri eldonado de lerniloj de Theodor Kilian kaj Josef Vondroušek, gvida persono en EK Třebíč. Lia organiza, ekonomia, kaj ankaŭ permana laboro rezultigis administran konstruaĵon, kuirejon, lavejon kaj kabanojn en Set Lančov, klubejon en Kilian-domo en Třebíč, la nomon de ties strato "de esperantistoj" ("esperantistů").
Danke lian eldonan agadon aperis verkoj:
- ABC de Esperanto de Theodor Kilian
- La mondo rakontas de Theodor Kilian
- 808 nejpoužívanějších kmenů de Theodor Kilian (808 plej uzataj radikoj)
- La Blanka Malsano (Karel Čapek, tr. Theodor Kilian)
- Konstruado en altoj (Otokar Březina, tr. Theodor Kilian)
- Historio kaj biografioj / Historie a spisovatelé (Josef Vondroušek)
- El mia vivo (Vítězslav Nezval, tr. Josef Vondroušek)
- Ondro kaj drako (Viktor Dyk, tr. Josef Vondroušek)
- Gramatiko de Esperanto (Miroslav Malovec)
- La Knaboj de la Kastora Rivero (Jaroslav Foglar, tr. Dieter Berndt).