Paulína Kožuchová
Paulína Kožuchová (kromnomata Paulinka, naskiĝis la 26-an de majo 1988 ) estas slovaka esperantistino. Ŝi estis estrarano de TEJO en la oficperiodoj 2009–2011 (ĝenerala sekretario) kaj denove en 2011 ĝis 2013 (ĝenerala sekretario kaj estrarano pri kulturo; demisiis la 13-an de majo 2012 kaj estis anstataŭigita per Paweł Fischer-Kotowski[1]).
Paulína Kožuchová | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1988 (36-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En la Esperanto-movado ŝi komencis aktivi en 2007 kiel studento en Bratislavo, Slovakio. Ŝi komencis aktivi en Slovakia Esperanta Junularo kaj inter bratislavaj esperantistoj. Inter la jaroj 2008 kaj 2012 ŝi studis en Kembriĝo pri la rusa kaj nederlanda lingvoj kaj aktivis en la Esperanto-movado tie.