Paroĥo Ascension
kantono en Luiziano, Usono, historie nomata 'paroĥo'
La paroĥo Ascension aŭ paroĥo Ascendo (angle Ascension Parish, france Paroisse de l'Ascension, hispane Parroquia de Ascensión) estas civila paroĥo de Usono en la subŝtato Luiziano, komparebla al usona kantono. La administra centro estas la urbo Donaldsonville. La paroĥo estis fondita la 31-an de marto 1807. Proksimas la loka lago Verret, kies akvokolekta areo ankaŭ ampleksas parton de la paroĥo Ascension.
paroĥo Ascension (Luiziano) | |
Mapo | |
Situo en Luiziano | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 31-a de marto 1807 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Luiziano |
Ĉefurbo | Donaldsonville |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
784 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
126 500 161 / km² |
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la paroĥo vivis 126 500 personoj sur areo de 784 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 161 loĝantoj/km².