Pangeo
Pangeo (el la helena πᾶν ĉio/ĉiu γαῖα/γῆ tero, lando) estas la nomo, kiel Alfred Wegener nomumis la superkontinenton, kiu dum la mezozoiko ekzistis, antaŭ la plata tektoniko ĝin dividis je partokontinentoj.
Pangeo | ||||
---|---|---|---|---|
Kontinento | ||||
kontinentego, prakontinento [+] | ||||
Vikimedia Komunejo: Pangea [+] | ||||
Kiam la kontinentoj alproksimiĝis por formi la Pangeon, ili formis ĉe la koliziaj linioj faltojn nome montarojn, el kiuj kelkaj ankoraŭ ekzistas, kiel la Apalaĉoj kaj Uralo. Tiuj fruaj faltoj estas pli maljunaj ol la junaj montarlinioj kiel Alpoj en Eŭropo, la Roka Montaro en Nord-Ameriko, la Andoj en Sud-Ameriko aŭ Himalajo en Azio. Surbaze de la plurmilionjara erozio, la Apalaĉoj kaj Uralo estas hodiaŭ ankoraŭ alrondigitaj trunkomontaro.
La grandega oceano, kiu ĉirkaŭis Pangeon, ricevis la nomon Pantalaso „Panthalassa”. Krom tio ekzistis ankoraŭ la Tetismaro.
Pangeo dividiĝis antaŭ 220–150 milionojn da jaroj en Mezozoiko (Erdmittelalter) je du superkontinentoj kiel je la norda kontinento Laŭrazio (Nord-Ameriko kaj Eŭrazio) kaj je la suda Gondvano.
Vidu ankaŭ
redaktiAliaj projektoj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Pangeo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)