Palaco de Belartoj (Lillo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Belarta Muzeo |
La Palaco de Belartoj (france Palais des beaux-arts) de Lillo estas unu el la plej grandaj muzeoj de Francio kaj la plej granda regiona belarta muzeo rilate nombron de ekspoziciitaj verkoj. Tiritaj de fondo de ĉ. 60 000 verkoj, la muzeo proponas ĉ. 2 000 al vizito. Estas interalie 200 pecoj de skulptaĵoj, de pentraĵoj kaj artaj objektoj de mezepoka Eŭropo kaj Renesanco, pli ol 500 verkoj pentritaj de la 16-a ĝis la 20-a jc., kelk-135 skulptaĵoj de la 19-a jc., bela kolekto de ceramikaĵoj de la 16-a ĝis frua 20-a jc. kaj 16 reliefaj mapoj laŭ 6:100 skalo de urboj fortikitaj de Vauban. La muzeo ankaŭ posedas kabineton de desegnoj kun 4 000 folioj de desegnoj kaj stampaĵoj de la 15-a ĝis la 20-a jc. kaj numismatikan kolekton de pluraj miloj da moneroj kaj medaloj kaj ankaŭ 250 sigelilojn de sigeloj de la 13-a ĝis la 19-a jc. Renovigita inter 1991 kaj 1997, la muzeo ankaŭ enhavas ejon por portempaj ekspozicioj, aŭditorion, bibliotekon kaj pedagogiajn atelierojn.
Palaco de Belartoj (Lillo) | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta muzeo | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Situo | Lillo | ||||
Urbo | Lillo | ||||
Adreso | Place de la République, 59000 Lille, Francio | ||||
Poŝtkodo | 59000 | ||||
Situanta sur | Placo de la Respubliko • Q116145732 | ||||
Posedanto | City of Lille vd | ||||
Arkitekto(j) | Fernand Delmas • Édouard-Jules-Claude Bérard vd | ||||
Estiĝo | 1809 | ||||
Malfermo | 1892 | ||||
Koordinatoj | 50° 37′ 50″ N, 3° 3′ 45″ O (mapo)50.630673.0626Koordinatoj: 50° 37′ 50″ N, 3° 3′ 45″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kolektoj | Nederlanda, itala, hispana, franca skoloj... | ||||
Surfaco | 22 000 m² | ||||
Jaraj vizitantoj: | 233 000 (2005) 239 975 (2007) 286 423 (2008) 229 748 (2009) 206 612 (2010) 215 700 (2011) 316 720 (2012) | ||||
| |||||
Retpaĝo | www.pba-lille.fr | ||||
La Palaco de Belartoj estis enskribita kiel Monumento historia en 1975[1].
Bildgalerio
redakti-
La falo de damnitoj de Dirk Bouts
-
Virgulino mamnutranta la Infanon de Majstro de mozaj Madonoj
-
La Festeno de Herodoto de Donatello
-
Koncerto en ovo laŭ Hieronymus Bosch
-
La Nombrado de Bet-Leĥem de Pieter Bruegel la malpliaĝa
-
Portreto de Filozofo de Luca Giordano
-
Portreto de Jean-Baptiste Forest de Nicolas de Largillière
-
La Junulinoj aŭ La Letero de Francisco de Goya
-
La Maljunulinoj aŭ La Tempo de Francisco de Goya
-
Belisario almozpetanta de Jacques-Louis David
-
Medea de Eugène Delacroix
-
Fiŝboatoj revenantaj al Berck de Ludovic-Napoléon Lepic
-
Posttagmezo ĉe Ornans de Gustave Courbet
-
Mozo en Freyr de Gustave Courbet
-
Eksvoto de Ulysse Butin
-
La Bovinoj de Vincent van Gogh
-
Monumento de la defendo de Saint-Quentin de Louis-Ernest Barrias
-
la silento de Odilon Redon
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Palais des beaux-arts de Lille en la franca Vikipedio.