Numeo
Numeo[1] (france: Nouméa) estas ĉefurbo kaj havenurbo de Nov-Kaledonio, transmara teritorio de Francio. Laŭ la stato de 2019 en la komunumo vivis 96 082 loĝantoj sur areo de 45,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 102 loĝantoj/km². Sekve Numeo estas la plej granda urbo de Nov-Kaledonio kaj la plej granda franclingva urbo en la tuta Pacifika Oceano. En Numeo kaj ĉirkaŭurbo laŭ la censo de 2009 loĝis 163 723 homoj, t.e. du trionoj el la tuta novkaledonia loĝantaro[2].
Numeo (Nouméa) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Panoramo de Numeo
| |||||
commune of New Caledonia (en) urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Kolektivo | Nov-Kaledonio | ||||
Provinco | Suda Provinco | ||||
Tradicia areo | Djubéa-Kaponé | ||||
| |||||
INSEE kodo | 98818 [+] | ||||
Poŝtkodo | 98800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 96 082 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 102 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 22° 16′ S, 166° 27′ O (mapo)-22.266666666667166.45Koordinatoj: 22° 16′ S, 166° 27′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 7 m [+] | ||||
Areo | 45 km² (4 500 ha) | ||||
Horzono | UTC+11:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nouméa [+] | |||||
Situo
redaktiLa ĉefurbo situas ĉe la suda bordo de la insulo Grande Terre, la ĉefa insulo de Nov-Kaledonio.
Historio
redaktiLa francoj okupis Nov-Kaledonion en 1853 kaj ili fondis administran centron Port-de-France la 25-an de junio 1854. Malgranda fortikaĵo konstruiĝis por defendi la komunumon. Inter 1864-1897 ĝi estis ankaŭ malliberejo, kie la kaptitoj laboris. La urbeto ricevis novan loknomon Nouméa la 2-an de junio 1866. En 1897 oni trovis nikelon kaj tio portis prosperon. Dum la 2-a mondmilito Usono senbatale okupis la urbon, kiu iĝis grava livera loko dum la bataloj. En 1984 kaj en 2000 festivalo pri artoj.
Esperanta vivo
redaktiOkaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 132 voĉdonojn (0,93% de voĉoj).
Vidindaĵoj
redaktiĜemelurboj
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ En esperantlingva formo la urbo nomiĝas Numeo, kiel indikita en Poŝatlaso de la mondo, Prago 1971, la sola atlaso kiu ekzistas en Esperanto, tabuloj 40; en la prestiĝa Grand Dictionnaire Français-Espéranto de J. Le Puil kaj J.-P. Danvy, la plej laste eldonita kaj plej ampleksa franca-esperanto vortaro, p. 935; kaj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) en la lasta eldono de 2020, same en la papera eldono de 2002, p. 795, kaj en la origina unua eldono de 1970, p. 749.
- ↑ Pascal Rivoilan kaj David Broustet, Insee. Recensement de la population en Nouvelle-Calédonie en 2009 (france). Alirita la 18-an de novembro 2012.