Monotropo
La monotropo (Monotropa) estas holarktisa genro kun du specioj, kiun oni antaŭe konsideris la tip-genro de la familio de monotropacoj (Monotropaceae) sed nun klasas inter la erikacoj.
Monotropo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
pinasparago (Monotropa hypopitys)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La du specioj, Monotropa hypopitys (pinasparago) kaj Monotropa uniflora (indiana pipo, spirita planto) kreskas en la norda hemisfero, en la modera klimata zono. La specio M. uniflora mankas en Eŭropo kaj havas unu floron kiel montras la scienca nomo.
La plantoj ne entenas klorofilon, sed parazitas arboradikajn fungojn (mikoheterotrofo, mikorizo).