Merville (Nordo)
Merville - jen france, origine nederlande respektive flandre Meregem, foje ankaŭ Mergem - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Hazebrouck / Hazebroek.
Merville · Meregem | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Dunkerque | ||||
Kantono | Hazebrouck / Hazebroek | ||||
Historie en | Nordo-Kaleza Markolo | ||||
INSEE kodo | 59400 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59660 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 652 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 358 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 39′ N, 2° 38′ O (mapo)50.6438888888892.6402777777778Koordinatoj: 50° 39′ N, 2° 38′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 12 m [+] | ||||
Areo | 26,96 km² (2 696 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Merville (Nord) [+] | |||||
| |||||
Jam fine de la 7-a jarcento estis tie monaĥejo. Pro situo en landlima areo la urbo estis ofte detruita ĉu tute ĉu parte. Dum la Unua mondmilito, Merville estis totale detruita: la arkitekturo nov-flandra de la urbo estas karaktera de la periodo de rekonstruado de la 1920-aj jaroj. Dum la Dua mondmilito en la komunumo estis aerodromo unue de britoj, poste de germanoj.