Meretrico de Babilono
La meretrico de Babilono aŭ malĉastistino de Babilono estas unu el la roluloj kiuj aperas en la lasta libro de la Biblio nomata Apokalipso, pli konkrete en la ĉapitroj 17 kaj 18. Ĝi estas ligata al la Antikristo kaj la besto de la Apokalipso pro ĝia rilato al la regno de la sep kapoj kaj dek kornoj.
Meretrico de Babilono | |
---|---|
homa biblia persono • alegorio • eschatological figure | |
Verko | Revelation 17 Revelation 18 |
Informoj | |
Originala nomo | Βαβυλὼν ἡ μεγάλη, ἡ μήτηρ τῶν πορνῶν καὶ τῶν βδελυγμάτων τῆς γῆς |
Sekso | ina |
Religio | katolika eklezio |
Edukejo | sen valoro |
Okupo | prostituito |
La meretrico aperas en Apokalipso 17:1-2 kiu estas priskribita kiel:
|
La interpreto kiun faras kelkaj bibliistoj sugestas ke temas pri la surtera Jerusalemo kiu kontrastas kun la Nova Jerusalemo kiu aperas en la fino de la libro Apokalipso. La sep montetoj sur kiuj ĝi sidas estas la sep montetoj de Jerusalemo. La falo de Babilono laŭ la libro, la loko kaj la detruado de Jerusalemo en la jaro 70 p.K. La vestoj de la virino similas al tiuj de la Alta sacerdoto de la Templo de Jerusalemo (Eliro 28:6)
Pluraj profetoj de la Malnova Testamento (Jesaja 1:21, Jeremia 2:20 kaj 3:1-11, Jeĥezkel 16:1-43 kaj en la Nova Testamento en Galatoj 4:25, mencias la malfidelaĵojn de Jerusalemo kiel prostituado. Aliflanke, Jesuo mem atribuis la elverŝitan sangon de la profetoj kaj sanktuloj (Mateo 23:24-37) a la Fariseoj de Jerusalemo uzante la saman frazon preskaŭ same en Apokalipso 17:6 kaj 18:20.
En la 16a jarcento en la epoko de la Reformacio Marteno Lutero kaj Johano Knokso konsideris la Katolikan Eklezion kiel la malĉastistinon de Babilono, sed antaŭ ili tiun komparon jam faris Girolamo Savonarola kaj Frederiko la 2-a okaze de la ampleksa kontraŭdiro kontraŭ la papo Gregorio la 9-a. Ankaŭ Danto uzus tiun bildigon en la 19a kanto de sia verko "Infero" pri la kritiko al la oficiala gvidilo de Roma.