Matthias Werner

germana historiisto pri mezepokaĵoj

Matthias WERNER (naskiĝinta la 23-an de januaro 1942 en Strasburgo) estas germana historiisto kaj fakulo pri mezepokaj kirkoj, klostroj kaj edifa vivo. Patro lia estis la prifrumezepoka arkeologo Joachim Werner.

Matthias Werner, 2012

Vivo kaj agado

redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Maksimiliana Gimnazio je Munkeno li studis ĝis 1967 historion, latinan filologion kaj filozofion en Munkeno, Freiburg, Berlino (FU), Marburg kaj Göttingen. Doktoriĝo sukcesis en 1971 ĉe Walter Schlesinger post defendo de tezo pri la regiono de Lieĝo dum frukarolida tempo.[1] Inter 1971 kaj 1984 li estis scienca dungito kaj akademia konsilito. Dum deĵorado ĉe Hesuja Landofico pri regionhisorio en Marburg li habilitiĝis en 1982. Inter 1984 kaj 1993 li docentis pri mezepokaj historio ĉe la universitato de Kolonjo; somersemestre 1993 oni nomumis lin profesoro ĉe la universitato de Jena je la Katedro pri mezepoka histoiro kaj landa historio de Turingio. Pensiiĝi estis en la 2007-a jaro.

Fokusoj de liaj esploroj estas jenas: historio de la frua Mezepoko, la mezepokaj historioj de Turingio, Heslando, Loreno kaj Rejnlando, religiaj movadoj mezepokaj, la evoluo de turingia landa memdifino, la landgrafa ekregado de la Ludovikidoj kaj ties rolo en la Sankta Romia Imperio, la malfru-mezepoka historiografio kaj hagiografio. Werner membras ĉe Historia komisiono por Heslando (1981), Societo pri rejnlanda historiscienco (1985), Historia komisiono por Turingio (1994), Societo pri Turingia Historio, Historia komisiono por Saksio-Anhaltio (1995), Konstanca laborrondo por mezepoka historio (de 1995), Saksa Akademio de Sciencoj (1996) kaj ĉe Akademie gemeinnütziger Wissenschaften (2002).

Okaze de la 750-a datreveno mortotago de Henriko Raspe okazis kongreseto en septembro 1997 je Wartburg, sub la ĉeforganizado de Werner. La rezultojn Werner mem eldonis en 2003 libre.[2]

En aprilo 2000 organizis li kunvenon je Reichenau kun la temo Malfrumezepoka politika memkonfido en Germanujo. Publikigo de ĉi kongreso de 2000 akireblis de 2005.[3] En 2007 Werner respondecis kun aliaj pri la ekspoziciego pri Elizabeto de Hungario. La ministroprezidanto de Turingio premiis lin en la 30.4.2008 per la Turingia meritordono.

Skribaĵoj

redakti

monografioj

  • Der Lütticher Raum in frühkarolingischer Zeit. Untersuchungen zur Geschichte einer karolingischen Stammlandschaft (=Veröffentlichungen des Max-Planck-Instituts für Geschichte, 62). Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1980
  • Die Gründungstradition des Erfurter Petersklosters (=Vorträge und Forschungen, speciala volumo 12). Thorbecke, Sigmaringen 1973, ISBN 3-7995-6672-4 (interrete)

eldonistece

  • Spätmittelalterliches Landesbewußtsein in Deutschland (=Vorträge und Forschungen, 61). Thorbecke, Ostfildern 2005, ISBN 3-7995-6861-1 (interrete)
  • Heinrich Raspe – Landgraf von Thüringen und römischer König (1227–1247). Fürsten, König und Reich in spätstaufischer Zeit (=Jenaer Beiträge zur Geschichte, 3). Lang, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-631-37684-7

Literaturo

redakti
  • Inge Auerbach (prilab.): Catalogus professorum Academiae Marburgensis. = Die akademischen Lehrer der Philipps-Universität Marburg. Volumo 3: Von 1971 bis 1991. Parto 1: Fachbereich 01–19 (=Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Hessen, 15/3). Elwert, Marburg 2000, ISBN 3-7708-1159-3, p. 172-173
  • Enno Bünz, Stefan Tebruck, Helmut G. Walther (eld.): Religiöse Bewegungen im Mittelalter. Festschrift für Matthias Werner zum 65. Geburtstag (=Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen, eta serio 24; =Schriftenreihe der Friedrich-Christian-Lesser-Stiftung, 19). Böhlau Köln k. a. 2007, ISBN 978-3-412-20060-2
  • "Matthias Werner." Ĉe: Jürgen Petersohn (eld.): Der Konstanzer Arbeitskreis für mittelalterliche Geschichte. Die Mitglieder und ihr Werk. Eine bio-bibliographische Dokumentation (=Veröffentlichungen des Konstanzer Arbeitskreises für Mittelalterliche Geschichte aus Anlass seines fünfzigjährigen Bestehens 1951–2001,p2). Thorbecke, Stuttgart 2001, ISBN 3-7995-6906-5, S. 439–442 (interrete)

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Kp. recenzojn de Michel Parisse ĉe: Francia 8/1980, p. 785–787 (interrete); Rudolf Schieffer ĉe: Deutsches Archiv für Erforschung des Mittelalters 37/1981, p. 376–377 (interrete).
  2. kp. la recenzojn de Harald Winkel ĉe: Hessisches Jahrbuch für Landesgeschichte 55/2005, p. 323–325; Marek Wejwoda ĉe: Neues Archiv für sächsische Geschichte 79/ 2008, p. 302–304; Jörg Schwarz ĉe: Sehepunkte 5/2005, n-ro 7/8 [15.7.2005], (interrete); Jane Sayers ĉe: The English Historical Review 120/2005, p. 196–197; Hubertus Seibert ĉe: Deutsches Archiv für Erforschung des Mittelalters 62/2006, p. 325–326 (interrete).
  3. kp. la recenzojn de Len Scales ĉe: Sehepunkte 6/2006, n-ro 9 [15.9.2006], (interrete); Immo Eberl ĉe Schweizerische Zeitschrift für Geschichte 56/2006, p. 116 (interrete).