Mata de Cuéllar [MAta deKŬEljar] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco, tute lime kun la Provinco Valadolido. La loknomo Mata de Cuéllar estas etimologie komprenebla kiel Arbaro de Cuéllar.

Mata de Cuéllar
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 40214
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 266  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 4° 28′ U (mapo)41.396388888889-4.4713888888889Koordinatoj: 41° 24′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 753 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Mata de Cuéllar (Provinco Segovio)
Mata de Cuéllar (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Mata de Cuéllar
Mata de Cuéllar (Hispanio)
Mata de Cuéllar (Hispanio)
DEC
Situo de Mata de Cuéllar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mata de Cuéllar [+]
vdr
Mata de Cuéllar en la provinco Segovio.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio, trafluata de la rivero Cega, okupas totalan areon de 20,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 259 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 50 el 1991.

Ĝi distas 72 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cogeces de Íscar (Valladolid), San Miguel del Arroyo (Valladolid), Vallelado, Íscar (Valladolid) kaj Chañe. Oni alvenas tien laŭ la regiona ŝoseo CL-602 inter Vallelado oriente kaj Íscar sudokcidente.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En la municipa teritorio estis la Monaĥejo de Nuestra Señora del Pino (41°22′57.72″N 4°28′36.07″O) (konata ankaŭ kiel de Nuestra Señora de Gracia aŭ de Nuestra Señora de Gracia del Pino), de aŭgustenanoj el kiu restas nur ruinoj. Je 1,3 km S/SO de la loĝloko proksime al la rivero Cega.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado al proksimaj akvofaletoj).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Stefano.

Vidu ankaŭ

redakti