Marmaray
Marmaray estas la nomo de projekto konekti la eŭropan kaj anatolian parton de Istanbulo per subtera fervoja tunelo sub la Bosporo. La nomo Marmaray (Marmora fervojo) venas el la kombinado de la nomo Marmora maro (turke Marmara Denizi), kiu situas tuj sude de la projekta ejo, kun la turka vorto ray por fervojo.
Marmaray | |
---|---|
Du trajnoj en Bakırköy | |
commuter rail network • vagonara servo • fervoja linio | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Istanbulo Turkio |
Transportsistema speco | Ĉeurba fervojo |
Komenco de trafiko | 29-a de oktobro 2013 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 76,6 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de stacioj | 43 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | TCDD Taşımacılık |
Mapo | |
Projekta mapo | |
La projekto
redaktiLa projekto konsistas el 13,6 km-a subtera fervojo ĉe la Bosporo kaj alia 63 km-a trako kiel antaŭurba fervojo, tiel formante la grandkapacitan linion inter Gebze kaj Halkalı, longan je 76 km.
La projekto startis en 2004 kaj oni origine celis finlaborojn en aprilo 2009.[1] Post multnombraj malfruoj kaŭzitaj de arkeologiaj historiaj trovoj, la unua fazo de la projekto inaŭguriĝis la 29-an de oktobro 2013.[2] Kerno de la projekto estas 1400-metra sismorezista tunelo, konsistanta el 11 elementoj (longaj 130 m, altaj 9 m, larĝaj 15,3 m), kiuj pezas unuope 18 000 tunojn. Tiu ŝtaltunelo estis mergita je 54 ĝis 56 metroj en la maron kaj ĉirkaŭita per pluraj sekurigaj akvorezistaj tavoloj. La unua submara muntado okazis en septembro 2006.
Financado
redaktiLa projekton financas la bankoj Japania Banko por Internacia Kunlaboro kaj Eŭropa Investa Banko. Kosto de la projekto estas ĉ. 2,5 miliardoj da eŭroj (kun kromaj elspezoj sume 4 miliardoj).
Bildgalerio
redakti-
Ŝtuparoj
-
Interno de Stacio
-
De Uskudar ĝis Cankurtaran unua faldo
-
Vido de tunelo
-
Vido de tunelo
-
Vido de tunelo
-
Vido de tunelo
-
Stacio
-
Tunelo
-
Ekipaĵoj de turgruo kiu portas
-
Ekipaĵoj de turgruo kiu portas
-
Du malsamaj tunelaj metodoj
-
Ŝildo en tunelo
-
N-ro 1 montras tunelon elfositan per TBM, n-ro 2 montras mergitan tunelon
-
Ŝraŭbo en betono 30cm aŭ 11.81 coloj
-
En konstruado
-
Relo
Referencoj
redakti- ↑ "Reloj sub la [[Bosporo]]", angla artikolo en la gazeto Railway Gazette la 23-an de februaro 2009. Arkivita el la originalo je 2010-09-22. Alirita 2013-11-01.
- ↑ "Tunelo Marmary malfermiĝas por ligi Eŭropon kun Azio", angla artikolo en la gazeto Railway Gazette la 29-an de oktobro 2013. Arkivita el la originalo je 2017-12-29. Alirita 2013-11-01.