Maniĵa Davlatova
Maniĵa Davlatova (en la taĝika: Манижа Давлатова, per arabaj literoj منیژه دولت, naskiĝis en 1982) estas taĝika kantistino, kiu kantas laŭ la stilo „persa pop-muziko”.
Maniĵa Davlatova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1982 (41-jaraĝa) en Kulob |
Ŝtataneco | Taĝikio |
Alma mater | Taĝika Nacia Universitato |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Biografio
redaktiManiĵa naskiĝis en 1982 en Kulobo (Taĝikio) kaj estas samurbanino de alia populara taĝika kantistino Ŝabnami Surajo. Ŝi faris du albumojn dum siaj koncertoj en Mazari-Ŝarifo (Afganio) kaj koncertis ankaŭ en Kabulo. Ŝi iĝis tre populara ne nur en sia hejmlando Taĝikio, sed ankaŭ en la najbara Afganio.
Ekde 2006 Maniĵa ne plu koncertas pro personaj kaj religiaj kialoj, sed foje ŝi skribas kantojn por aliaj taĝikaj kantistoj.
Ligiloj
redakti- Videoj de Maniĵa Davlatova en YouTube
- Oficiala paĝaro de Maniĵa Davlatova Arkivigite je 2011-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo pri Maniĵa Davlatova (en la rusa) Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine