Maĝapahito, Majapahit ([mədʒəpaɪt]) estis javahinduism-budhisma marhegemonia imperio en Sudorienta Azio, baze sur la insulo Javo (parto de la nuntempa Indonezio), kiu ekzistis el 1293 ĝis ĉirkaŭ 1527. Maĝapahito atingis sian glorpinton dum la epoko de Hajam Vuruk, kies regado el 1350 ĝis 1389 estis markita de la konkeroj kiuj etendiĝis tra Sudorienta Azio. Liaj atingoj estis atribuitaj ankaŭ al lia ĉefministro, Gaĝah Mada. Laŭ la eŭlogia verko Nagarakretagama (Desawarñana) verkita en 1365, Maĝapahito estis imperio de 98 impostopagantoj, etende el Sumatro ĝis Nov-Gvineo;[1][2] konsistanta el areoj de nuntempaj Indonezio, Singapuro, Malajzio, Brunejo, suda Tajlando, Orienta Timoro, sudokcidentaj Filipinoj (partikulare la Sulua Arkipelago), kvankam la kerno de la influsfero de Maĝapahito estas ankoraŭ celo de debato inter historiistoj.[3][4]
Ekspansio de la Maĝapahita Imperio starte en Trovulana Maĝapahito en la 13a jarcento kaj etende al multo de la Indonezia arkipelago ĝis sia dekadenco komence de la 16a jarcento.
Maĝapahito estis unu el la lastaj gravaj hinduaj imperioj de la mondoregiono kaj estas konsiderita unu el la plej grandaj kaj el la plej povegaj imperioj en la historio de Indonezio kaj de Sudorienta Azio, vidita kiel antaŭaĵo de la nuntempaj landlimoj de Indonezio.[5][6] Ties influo etendiĝis trans la teritorio de la nuntempa Indonezio kaj ankaŭ tio estis celo de multaj studoj.[7][8]
↑Ricklefs, Merle Calvin (1993). A history of modern Indonesia since c. 1300 (2a eld.). Stanford University Press / Macmillans. ISBN 9780804721950. (p. 19)
↑Prapantja, Rakawi, trans. by Theodore Gauthier Pigeaud, Java in the 14th Century, A Study in Cultural History: The Negara-Kertagama by Rakawi Prapanca of Majapahit, 1365 AD (The Hague, Martinus Nijhoff, 1962), vol. 4, p. 29. 34
↑G.J. Resink, Indonesia’s History Between the Myths: Essays in Legal History and Historical Theory (The Hague: W. van Hoeve, 1968), p. 21.