Mátyás Balló
Mátyás BALLÓ [mAtjAŝ balO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balló Mátyás estis hungara kemiisto, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1880).
Mátyás Balló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1844 en Liptovský Mikuláš |
Morto | 27-an de septembro 1930 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Rákospalota Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Vieno (–1866) Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (–1868) |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero universitata instruisto |
Mátyás Balló [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1844 en Hungara reĝlando, en Liptószentmiklós (nuntempa Liptovský Mikuláš en Slovakio). Li mortis la 27-an de septembro 1930 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMátyás Balló frekventis universitatojn en Vieno kaj Zuriko. Li komencis sian karieron en universitato en Budapeŝto en 1868. Ekde 1901 li instruis en mezlernejo. Baldaŭe li ekhavis direktoran postenon en Kemia kaj Nutraĵesplora Instituto. Li okupiĝis ĉefe pri aero havanta karbonan dioksidon, analizo de mineralakvo, naftalino kaj ties derivaĵoj.
Verkaro (elekto)
redakti- Das Naphtalin und seine Derivate 1870)
- A vegytan alapelvei (Bazaj principoj de la elementa kemio) 1872 - la unua kemia lernolibro por mezlernejanoj
- Elemi vegytan (Elementa kemio) 1875 - lernolibro