Louis Dutens
Louis DUTENS (naskiĝis la 15-an de januaro 1730 en Tours; mortis la 23-an de majo 1812 en Londono) estis franca verkisto, filologo, fakulo pri moneroj kaj historiisto de la reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando.
Louis Dutens | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Louis Dutens | |||||
Naskonomo | Vincent Louis Dutens | ||||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1730 en Tours | ||||
Morto | 23-an de majo 1812 (82-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | franca • itala • angla • sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Joseph Dutens (en) (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | L. D-S • L. D. • D. vd | ||||
Okupo | verkisto historiisto filologo tradukisto diplomato vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Liaj gepatroj estis kalvinanoj kaj pro tiuj siaj religiaj opinioj li forlasas Francion kaj rifuĝas en Londono, kie lia onklo estas juvelisto. Tie Louis Dutens eklaboras kiel edukanto. Li studas matematikon kaj orientajn lingvojn, lernas la grekan, italan kaj hispanan.
En 1758 li iĝas vikario anglikana kaj sekretario de la brita ministro Stuart de Mackenzie, ambasadoro en Torino.
Reveninte al Londono, li iĝas edukanto de la filo de la duko de Northumberland kaj en 1775 membro de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio kaj membro de la Reĝa Societo de Londono.
Lia nevo estas Joseph Michel Dutens.
Eksteraj ligiloj
redakti- Dutens Arkivigite je 2004-03-09 per la retarkivo Wayback Machine, en: Meyers Konversationslexikon, 4.Aufl. 1888-90, Bd.5, S.254 germane