Lezga lingvo
La lezga lingvo estas lingvo parolata de la lezgoj nun en suda Dagestano (respubliko de Rusio) kaj en norda Azerbajĝano.
Lezga | ||
лезги чІал | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
samura lingvaro | ||
Parolata en | Rusio, ankaŭ Azerbajĝano, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio | |
Regiono | Suda Dagestano, okcidenta bordo de Kaspio, centra Kaŭkazio | |
Parolantoj | proksimume 450 000 | |
Skribo | cirila alfabeto | |
Prononco | [lezɡi ʧʼal] | |
Lingvistika klasifiko | ||
Nordorienta kaŭkaza | ||
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | lez | |
ISO 639-3 | lez | |
Glottolog | lezg1247 | |
Angla nomo | Lezgian | |
Franca nomo | lezghien | |
Vikipedio | ||
Klasifiko
redaktiLa lezga apartenas al la grupo de lezgaj lingvoj de la nordorienta kaŭkaza (dagestana) lingva familio.
Alfabeto
redaktiА а | Б б | В в | Г г | Гъ гъ | Гь гь | Д д | Е е |
Ё ё | Ж ж | З з | И и | Й й | К к | Къ къ | Кь кь |
КӀ кӀ | Л л | М м | Н н | О о | П п | ПӀ пӀ | Р р |
С с | Т т | ТӀ тӀ | У у | Уь уь | Ф ф | Х х | Хъ хъ |
Хь хь | Ц ц | ЦӀ цӀ | Ч ч | ЧӀ чӀ | Ш ш | Щ щ | Ъ ъ |
Ы ы | Ь ь | Э э | Ю ю | Я я |
Geografia distribuo
redaktiEn 1996, la lezga estis parolata de proksimume 257 000 homoj en Rusio, ĉefe en suda Dagestano, kaj ankaŭ de 171 400 homoj en Azerbajĝano. La lezga estas ankaŭ parolata en Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio. La tuteca kvanto de parolantoj estas proksimume 451 000.
Oficiala statuso
redaktiLa lezga ne estas oficiala lingvo, sed estas unu el ses literaturaj lingvoj de Dagestano.
Parencaj lingvoj
redaktiEstas dek lingvoj en la lezga lingva familio, nome: agula, tabasara, rutula, lezga, caĥura, buduĥa, kryza, ĥinaluga, udi kaj arĉi.
La Qusar-Quba dialekto parolata en Azerbajĝano diferenciĝas konsiderinde de la norma lingvo.
Gramatiko
redaktiLa lezga estas nekutima por nordorientaj kaŭkazaj lingvoj en tio ke ĝi ne havas substantivajn klasojn. Literatura lezga gramatiko havas 18 substantivajn kazojn, el kiuj 12 estas ankoraŭ uzataj en parola konversacio.
Bibliografio
redakti- Haspelmath, Martin. 1993. A grammar of Lezgian - Gramatiko de lezga. (gramatika biblioteko Mouton; 9). Berlino & Novjorko: Mouton de Gruyter. – ISBN 3-11-013735-6
- Talibov, Bukar B. kaj Magomed M. Gadžiev. 1966. Lezginsko-russkij slovarj - lezga-rusa vortaro. Moskva: Eld. Sovetskaja Enciklopedija.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Raporto por lezga de Ethnologue Arkivigite je 2006-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Notoj pri la lezga lingvo Arkivigite je 2007-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Lingvoj de la Monda raporto Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine