Ovo-lakto-vegetarano

formo de vegetarismo, permesanta manĝon de ovoj kaj lakto
(Alidirektita el Lakto-ovo-vegetarano)
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Ovo-lakto-vegetarano estas persono kiu laŭ sia principo ne manĝas ion por kiu besto estas mortigita.

Do ne: viandon, fiŝojn, salikokojn, mitulojn, birdaĵon (kokojn) aŭ aliajn viandaĵojn, kiel viandhakitaĵon, kolbason, k.t.p.

Oni jes manĝas: legomojn, terpomojn, tomatojn, nuksojn, fungojn, ĉampinjonojn, rizon, fruktojn, buteron, lakton, fromaĝon, ovojn, grenon kaj grenproduktojn, k.t.p.

Supoj, saŭcoj k.a. do ne estu infuzitaj el viando, kokaĵo, aŭ io tia, sed jes el legomoj. Baki aŭ rosti nutraĵon nur en pure vegetala oleomargarino, (aŭ krembutero), tamen ne en iu alia animala graso.

Vidu ankaŭ

redakti