La Fermaskito
Viro fermaska (france Homme au masque de fer) estis ŝtata prizonulo sub reĝo Ludoviko la 14-a kiu laŭdire ĉiam portis feran maskon.
La Fermaskito | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1639 |
Morto | 19-an de novembro 1703 (63-jaraĝa) en Parizo |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio |
Okupo | |
Okupo | malliberulo |
Vere li portis nur veluran maskon. Post enkarcerigo (ĝis 1698) ĉe Pignerol kaj sur la insulo Sainte-Marguerite li mortis ĉe Bastille en 1703 atente gardite fare de la karcerestro Saint-Mars. Detaloj pri lia vivo restis sekretego ŝtata. En la registroj li nomiĝis Marchiel.
La jezuito Griffet, kiu estis lia konfesprenanto dum naŭ jaroj ĉe Bastille, konfirmis ĉe »Traité des différentes sortes des preuves qui servent à établir la vérité dans l'histoire« (Lieĝo 1769) la version de »Mémoires secrets«. Ili aperis en 1745/46 en Amsterdamo dirante ke temus pri ekstergeedzeca filo de reĝo Ludoviko kaj sinjorino Lavallière.
Voltaire, en aldonitaĵo al la artikolo "Anna" de »Dictionnaire philosophique« taksas la viron frato pli aĝa de Ludoviko, filo de Anna el Aŭstrio kaj de la duko de Buckingham. Skribaĵo de Saint-Mihiel (1790) unuigis la sorton de tiu bedaŭrinda viro kun sekreta nupto de la reĝino Anna kun Mazarin dume Bouché (»Essai sur l'histoire de la Provence«, 1785) deklaris la tutan historion pri fera masko inventado de Voltaire. Soulavie, eldonisto de la rememoroj de kardinalo Richelieu, diris en 1790 ke la fermaska viro estis ĝemela frato de reĝo Ludoviko la 14-a. Tiun ĉi aserton oni longtempe konsideris aŭtentika. Laŭ ĝi verkis Zschokke la tragedion »Der Mann mit der eisernen Maske«. Lacroix (Bibliophile Jacob, »L'homme an masque de fer«, Parizo 1840) eĉ pensis ke temis pri la financintendanto Foucquet. Th. Jung (»La vérité sur le masque de fer«, 1873) opinias ke temas pri la lorena kavaliro de Harmoises, konspirinto kontraŭludovika.
Burgaud kaj Bazeries (»Le Masque de fer, révélation de la correspondance chiffrée de Louis XIV«, 1893) interpretas la identecon tiu de la malfeliĉe aginta generalleŭtenanto de Bulonde.
Tre verŝajnas la jeno - kiel ankaŭ pensas Senac de Meilhan (»Œuvres philosophiques et littéraires«, Hamburgo 1795), Roux Fazillac (»Recherches historiques et critiques sur l'homme au masque de fer«, 1800), Delort (»Histoire de l'homme au masque de fer«, 1825), Camille Rousset (»Histoire de Louvois«, sepa eldono, 1891) kaj M. Topin (»L'homme au masque de fer«, 1869): temis pri Mattioli, ministro de la duko Karlo Ferdinando el Mantovo kiu pagite de la francoj iĝis malfidela.
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 568-569, (tie ĉi interrete)