Krucumo (verko)

ruslingva novelo de Aleksandr Miĥajloviĉ Drozdov
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Krucumo [1][2] estas verko de Aleksandro Drozdov. El la rusa lingvo esperantigis ĝin Nikolao Hohlov. Tiu traduko aperis 56-paĝa en Zagrebo fare de Sudslava Esperanto-Servo en la jaro 1922. Temas pri romano, kies rakonto okazas dum la Rusia Enlanda milito. Estis multaj recenzoj pri la verko, kiam ĝi aperis en Esperanto.

Krucumo
Krucumo
Krucumo
Aŭtoro Aleksandro Drozdov
Eldonjaro 1922
Urbo Zagrebo
Eldoninto Sudslava Esperanto-Servo
Paĝoj 56
vdr

Recenzoj

redakti
 
 Epizodo de l' lasta rusa revolucio kaj akre montras la diversecon de opinioj pri ĝi en unu sola familio. La tradukinto majstras nian lingvon. 
— 1923, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 44
 
 Specimeno el la moderna literaturo. Verko impresita de la ĵuspasinta historia periodo en Ruslando. La traduko estas bonstile farita kaj la eldono plej bone zorgita. Ni tre rekomendas la legadon de tiu libreto. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)
 
 „Krucumo“ estas unu el la malmultaj aktualaj verkoj en esperanto; ĝi priskribas scenojn el la bolŝevika revolucio en

Rusujo, sed tiuj ĉi scenoj servas al la aŭtoro nur kiel fono, kiel „scenejo“ por prezenti al ni internan dramon. Kaj en tiu rilato „Krucumo“ estas verkaĵo de vera majstro, ĉar malgraŭ sia aktualeco kaj samtempeco kun la priskribataj okazintaĵoj, ĝi neniel perdas de sia valoro de arta verko. Finiginte la libreton en vi restas la konvinko, ke Rusujo, spite la travivita senkompara kataklismo, ne estas perdita, sed ie profunde eknaskiĝas ĝia brila estonto,— tio almenaŭ estas la firma kredo de la aŭtoro. La traduko estas bona — bela kaj flua lingvo, bona stilo.

Konklude, ni deziras al la verko plej grandan sukceson, kio instigu la tradukinton al plua fruktoriĉa laboro por la esperanta literaturo
— D. S. Bulgara Esperantisto, j04 n08 apr. 1923
 
 La intereso de ĉi tiu verketo kuŝas parte en ĝia enhavo, sed ankaŭ en la fakto ke ĝi prezentas novelon de nuntempa rusa verkisto, konata (laŭ la tradukinto, ankaŭ ruso) kiel “granda majstro de la rusa lingvo kaj kreinto de kelkaj originalaj lingvaj formoj kaj novaj vortoj.” La tradukinto diras, ke la rusa lingvo dum la lastaj kvin jaroj “estis submetata al multaj eksperimentoj kiuj ofte kondukis la lingvon al abismo, sed ne malofte trovis por ĝi brilajn novajn vojojn”; kaj, ke kelkaj el la nuntempaj verkistoj, uzante mezan vojon, trovis en ĝi “instrumenton de mirinda forto.” Inter tiuj estas Drozdov; kaj la tradukinto celis provi la aplikon de Esperanta traduko al “tiom nova, ĵus konstruiĝinta lingvo.”

Mi ne povas kompari la tradukon kun la originalo; sed en la traduko la verko estas, plejmulte, facile legebla kaj forte kaj trafe prezentita. Eble estas iom tro da longaj adjektivaj frazoj (aŭ frazaj adjektivoj); sed sendube ili aperas por indiki la stilon de la aŭtoro kiel eble plej fidele, kaj mi inklinas pli serioze kritiki kelkajn nenecesajn “idecajn” vortojn kiel polvoza, skrupuloza, sukoza. Mi tute ne komprenas la neceson de la oz, ĉu aŭ ĉu ne parto de la radiko. «Ankaŭ, kelkaj dubindaj neologismoj aperas, ekz. solucio, represio, murderi, fugi (angle flee), morgo (kadavrejo ; france morgue), masakro, provoko, lidero (angle leader, ĉe politika partio k.t.p.). Sed mi konstatas, ke kelkaj el la jenaj kaj aliaj malofte trovataj formoj jam estas uzitaj de aliaj Esperantistoj. Por murderi, mi preferus la jam disvastigitan formon murdi. Edifi la tradukinto tute malprave uzas; nome, por konstrui; kio eble teorie praviĝus (laŭ la latina derivo) se la radiko ne jam estus bone fiksita en nia lingvo kun morala senco (angle edify). Mi notas kun intereso du militŝiparajn terminojn, drednoto kaj miĉmano (“Fulcher and Long” proponas drednaŭto kaj midŝipmano).

Sed ĝenerale la Esperanto de la tradukinto estas bonega; kaj neniu sperta Esperantisto malgajnos per lego de la novelo. Fakte ĝi ne estas preciza historio, sed serio de skizoj pri la spertoj de diversaj homoj dum la rusa revolucio. Mi ne rekomendas ĝin al tro delikataj animoj; sed efektive la malplaĉaj detaloj formas nur parton de la tuto, kaj estas ankaŭ taŭge elmontrataj sindonemo, kompato, amo kaj humoro, eĉ kvankam ili aperas miksitaj kun la teruroj kaj suferoj de enlanda konflikto. 
— La Brita Esperantisto - Numero 219, Junio (1923)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti