Klaus Groth
signifa verkisto en la platgermana lingvo
Klaus Groth (naskiĝis la 24-an de aprilo 1819 en Heide; mortis la 1-an de junio 1899 en Kiel) estas inter la plej signifaj verkistoj en la platgermana lingvo. Li aktivis kiel poeto, verkisto, universitata instruisto, literaturhistoriisto, germanisto, libretisto kaj tradukisto.
Rilatoj al Esperanto
redaktiLa Hamburga Esperanto-Societo en la dua duono de la 20-a jarcento havis sian klubejon en la hansa urbo Hamburgo kun propra gastejo je adreso Klaus-Groth-Str. 95, dum la 1980-aj jaroj ankaŭ la oficejo kaj adreso de Germana Esperanto-Junularo situis tie - kaj tiel la nomo de la verkisto tiel pli konatis en la eŭropa Esperanto-movado, ekzemple kiel adreso de Pasporta Servo aŭ de la bulteno koncize.
Eksteraj ligiloj
redakti- diversaj ekzemplo pri poemoj de Klaus Groth tradukitaj al Esperanto Arkivigite je 2022-12-20 per la retarkivo Wayback Machine per Manfred Retzlaff, en la retejo poezio.net (esperante)
- Informoj pri Klaus Groth en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)