Kristana preĝejo

religia konstruaĵo
(Alidirektita el Kirko)

Kirko[1]kristana preĝejo en arkitekturo estas konstruaĵo dediĉita al la kulto en kristanismaj religioj. Ĝi do estas specife kristanisma sanktejotemplo, loko por preĝado kaj meso.

Krokizo de preĝejo kun centra plano (kun kapeloj per ŝosado), de Leonardo da Vinci

La kompare malofte uzata vorto kirko en Esperanto[1] (same kiel la parenca vorto en pluraj precipe ĝermanaj lingvoj, ekz-e germane Kirche, svede kyrka, nederlande kerk, finne kirkko, angle church - probable la slava variaĵo, ekzemple kroate crkva, bulgare Църква (cerkva)ukraine церква (cerkva) estas ankaŭ proksime parenca) devenas de la greka "kyriaké" (de "kyrios" = sinjoro) kaj signifas "apartenanta al la sinjoro".

Kapelo en religia arkitekturo estas larĝa niĉo obtenita interne de preĝejo, sed ankaŭ malgranda konstruaĵo, ofte kunligita al pli granda konstruaĵo, ekzemple nobela kapelo interne de palaco aŭ patricia vilao, aŭ ankaŭ kapelo de monaĥejo, ktp.

Kelkfoje per kapelo oni celas etan vilaĝan kirkon sub jurisdikcio de paroĥa ĉefpreĝejo.

Specoj de kristanaj preĝejoj

redakti

Ekzistas multaj tipoj de kristanaj preĝejoj:

  • Katedralo:
    • ĉefpreĝejo de episkopujo kaj sidejo de episkopo;
    • preĝejo konstruita laŭ arkitektura planverko nomita «katedrala».
  • Primasejo, sidejo de primaso.
  • Paroĥejo, cefpreĝejo de paroĥo.
  • Baziliko
    • se ĝi estis konstruita laŭ arkitektura planverko nomita «bazilika»;
    • se la konstruado estis estrita de imperiestro;
    • se ĝi ricevis tiun honorindan titolon de la papo.
  • Kanonikejo se, sen esti katedralo, ĝi estas la sidejo de asembleo de kanonikoj.

Povas celi preĝejojn ankaŭ:

  • Abatejo, origine monaĥejo kun ĉefa monaĥo abato. Kompreneble ĉiu abatejo kaj ankaŭ monaĥejo sen propra abato havis ankaŭ preĝejon, sed ĉefe la vorto estas kunloĝejo kaj kunlaborejo de monaĥoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 artikolo kirko en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 510, kaj en la presita eldono de 2002, paĝo 554