Karl Ludwig Grotefend
Karl Ludwig GROTEFEND (naskiĝinta la 22-an de decembro 1807 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 27-an de oktobro 1874 en Hanovro) estis germana historiisto kaj fakulo pri la antikveco.
Karl Ludwig Grotefend | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1807 en Frankfurto ĉe Majno |
Morto | 27-an de oktobro 1874 (66-jaraĝa) en Hanovro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno ![]() |
Alma mater | Universitato de Göttingen ![]() |
Familio | |
Patro | Georg Friedrich Grotefend ![]() |
Infano | Hermann Grotefend ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto de regiono arkivisto numismatikisto ![]() |
Vivo
redaktiLa filo de Georg Friedrich Grotefend estis, post en 1825 ekigitaj studoj en Göttingen oficialulo ĉe la Reĝa arĥivejo je Hanovro (ekde 1853). Li verkis: »Die Münzen der griechischen, parthischen und indoskythischen Könige von Baktrien und den Ländern am Indus« (Hannover 1839), »Imperium romanum tributim descriptum« (Hannover 1863), »Die Stempel der römischen Augenärzte« (Hannover 1867), »Chronologische Anordnung der athenischen Silbermünzen« (Hannover 1872).
Kun Fiedeler li eldonis »Urkundenbuch der Stadt Hannover bis 1369« (Hannover 1860). Liaj historiaj studoj tre ofte troveblas en la fakgazeto »Zeitschrift des Historischen Vereins für Niedersachsen« (1850–74). Lia filo estis la arĥivisto Hermann Grotefend.
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, vol 8. Leipzig 1907, p. 430 (interrete ĉi tie)