Kantono Urio
Kantono Urio (germane Uri) estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, nomitaj kantonoj. Ĝi apartenas kune kun Ŝvico kaj Untervaldo al la tri prakantonoj de la Svisa Ĵurkomunumo.
Kantono Urio | ||
---|---|---|
kantono de Svislando | ||
Ĉefloko | Altdorf | |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1291 | |
Oficialaj lingvoj | germana lingvo | |
Oficiala mallongigo | UR | |
Nombro de loĝantoj | 35162 (2008-12-31) | |
Areo | 1077 km² | |
Loĝantardenseco | 32 loĝantoj/km² | |
Geografia situo | CH1903: 691087 / 191308 (mapo)46.8666666666678.6333333333333Koordinatoj: 46° 52′ N, 8° 38′ O; CH1903: 691087 / 191308 (mapo) | |
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 36 433 loĝantoj sur areo de 1 076,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km². Ĝi estas do la tria plej malgranda svisa kantono laŭ la nombro de loĝantoj. La ĉefkomunumo Altdorf estas la loko, kie laŭ la dramo de Friedrich Schiller la svisa nacia heroo Wilhelm Tell pafis la pomon sur la kapo de sia filo.
Geografio
redaktiUrio situas en centra parto de la lando en supra valo de la rivero Reuss. La kantono estas centprocente ĉirkaŭita de naturaj limoj. Okcidente, sude kaj oriente la Alpoj formas la limojn, dum en la nordo la limon formas la Lago de Urio, kio estas la suda parto de la Kvarkantona Lago.
Lingvoj
redaktiLa plej uzata lingvo en la kantono estas skribe kaj oficiale la germana kaj en ĉiutaga parola uzo efektive la alemana.
Trafiko
redaktiPer la Sankt-Gotarda pasejo, la Gotarda fervojtunelo kaj la Gotarda aŭtovojtunelo de la svisa aŭtovojo A2 Urio estas konektita kun Tiĉino. La vojo tra la Gotardo ek de mezepoko estis unu el la plej gravaj trafikkonektoj inter la sudo kaj la nordo de Eŭropo. Nuntempe estas konstruata la Gotarda Bazotunelo, kiu estos kun longeco de 57 km la plej longa tunelo de la mondo. Ĝi ebligas, ke la Gotardo-Masivo povas esti pasata de Erstfeld ĝis Biasca sen antaŭa grimpado ĝis la nuna tunelportalo sur alteco de pli ol 1000 m s.m.
Historio
redaktiEn la jaro 853 la germana imperiestro Ludoviko la 2-a donacis la valon de Urio al la Virina Monaĥejo Zuriko. Tiel la Urio venis sub la kontrolo de la Imperia Voktejo Zuriko, kiun kontrolis la Zeringoj. Post ties formorto Frederiko la 2-a transdonis Urion al la Habsburgoj. De ties filo, reĝo Henriko la 4-a Urio akiris la imperian senperecon, kion en la jaro 1274 Rudolfo la 1-a de Habsburgo konfirmis.
La plua historio de Kantono Urio estas firme ligita kun la historio de la Svisa Ĵurkomunumo kaj de la pasejvojo trans Gotardo. En la jaro 1291 en Urio sur la herbejo Rütli ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago estis farita la unua kontrakto inter la tri svisaj prakantonoj por komune defendi sian intereson pri la tiam por ĉaroj malfermita Gotardo-Pasejo kontraŭ la heredantoj de la imperiestro Rudolfo la 1-a de Habsburgo. Ne estis la unua celo akiri ŝtatan sendependecon de la Sankta Romia Imperio, sed konservi la imperiajn privilegiojn. Ŝtatan sendependecon la Svisa Ĵurkomunumo kaj kun ĝi Urio akiris nur en la jaro 1648 per la Vestfalia Paco.
Ekonomio
redaktiEkonomie la kantono vivas ĉefe de la agrikulturo, sed gravas ankaŭ la laborlokoj, kiuj dependas de la Gotarda fervojo kaj de la svisa armeo. Esencan rolon ludas ankaŭ la turismo en somero por migrado kaj montgrimpado kaj en vintro por skicado precipe en la regiono de Andermatt. Krom la tipa vintroturismo Kantono Urio favoras tiel nomita mildan turismon, precipe por migrantoj kaj naturamikoj. Flankaj valoj, kiel ekzemple la Maderaner-Valo invitas al ripozado, mineralserĉado kaj migrado.
Administra subdivido kaj komunumoj
redaktiEn Kantono Urio ne ekzistas administra subdivido en formo de distriktoj. La kantono konsistas el la sekvantaj 20 komunumoj (stato en la jaro 2010, vico laŭ alfabeto):
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Kantono Urio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)