Kambrio
unua periodo (el 6) de erao paleozoiko; ĉ. 541–485 milionoj da jaroj antaŭe
eono | erao | periodo | p | d |
---|---|---|---|---|
fanerozoiko | kenozoiko | kvaternaro | 3 | 3 |
neogeno | 23 | 20 | ||
paleogeno | 66 | 43 | ||
mezozoiko | kretaceo | 145 | 79 | |
ĵurasio | 201 | 56 | ||
triaso | 252 | 51 | ||
paleozoiko | permio | 299 | 47 | |
karbonio | 359 | 60 | ||
devonio | 419 | 60 | ||
silurio | 443 | 24 | ||
ordovicio | 485 | 42 | ||
kambrio | 541 | 56 | ||
proterozoiko | 2500 | 1959 | ||
arĥaiko | 4000 | 1500 | ||
hadaiko | 4600 | 600 |
Kambrio estis grava terhistoria epoko inter ĉirkaŭ 542-488 milionoj da jaroj, kiam rapide evoluis la bestaro kaj aperis solida skeleto (kambria eksplodo). Tiam aperis ĉiuj reprezentantoj de senvertebruloj. La plej ofte montritaj reprezentantoj de la epoko estis la trilobuloj (aŭ trilobitoj).
Oni trovis el tiu epoko unuajn spurojn de la faskaj plantoj, praaj eĥinodermoj.
Ĝin sekvis la epoko de Ordovicio.